Til innholdet

via nomo ĉe google-serĉilo

fra ora knabo,2007 8 5

Meldinger: 8

Språk: Esperanto

ora knabo (Å vise profilen) 2007 8 5 13:33:10

Mi enskribis mian nomon kaj vidis 10 paĝoj! Hoho, mi pensis! Mi estas populara lango.gif . Sed, tiam mi vidis ke ĉiu estas la sama rezulto, nur en malsamaj lingvoj ploro.gif

Matthieu (Å vise profilen) 2007 8 5 16:34:06

Mia nomo montras nul rezulton.

Iam estis unu rezulto, ĉar mi subskribis peticion kontraŭ franca leĝo pri elektronikaj rajtoj.

ora knabo (Å vise profilen) 2007 8 5 17:25:28

Terurĉjo:
ora knabo:Mi enskribis mian nomon kaj vidis 10 paĝoj!
Ĉu vi enskribis plenan nomon aŭ nur la familian?
Enskribinte mian familinomon, mi ricevis pli ol 65 diversajn paĝojn. Post la 65 mi pro enuo ne rigardis.
Mi enskribis mian plenan nomon. Sed, kiam mi enskribis mian familianomon, mi vidis pli ol 60 rezultojn, ĉar unu fama kroata pentristo havas saman familianomon kiel mi.

novatago (Å vise profilen) 2007 8 5 18:02:34

Mia nomo kaj miaj du unuaj familianomoj estas tre oftaj en Hispanio kaj Ameriko. La guglo unue diris ke ekzistas pli ol 800 rezultoj sed mi iris al la lasta paĝo de rezultoj kaj ili sole estis malpli ol 500. Nu, mi pensis ke ekzistus pli.

Ĝis, Novatago.

mnlg (Å vise profilen) 2007 8 6 09:38:02

Mi tajpis mian nomon inter krampoj.

Respondo de guglo:

"Rezultoj 1 - 10 de proksimume 2,220"

Mi certas ke plejparte temas pri mi.

mjones490 (Å vise profilen) 2007 11 8 21:59:41

Mi nomo estas tro ordinara en Usono. Guglo donis al mi sep miliona paĝojn.

manichica (Å vise profilen) 2007 11 8 22:54:33

293000 respondoj kun mia nomo, kaj 280 kun mia pseudo

kore,

cathy

Filu (Å vise profilen) 2007 11 9 00:23:15

Mia tuta nomo: 1 030 000 paĝoj;
Nur mia familia nomo: 19 milionoj da paĝoj.

Tibake til toppen