K vsebini

La diligenta formiko

od fizikisto, 11. december 2011

Sporočila: 3

Jezik: Esperanto

fizikisto (Prikaži profil) 11. december 2011 21:21:14

Ĉiun matenon la diligenta formiko venis gaje al la laborejo. Ŝi amis sian laboron. Ĉi tie ŝi pasigis la plej longan parton de la tago, forte laborante, ĉiam kanton zumante. Ŝi laboradis diligente.

La ĉefdirektoro, dika grasa skarabo, konstatis, ke troviĝis neniu, kiu kontrolis la formikon. Tiel ne daŭrigeblis! Li kreis intendantan postenon kaj dungis spertan sterkskarabon. Unue, la sterkskarabo zorgis pri normigi la labortempon. Pro tio li faris diversajn raportojn. Poste li bezonis sekretarion por prepari ĉi tiujn raportojn. Oni dungis araneon, kiu starigis arĥivon kaj respondis telefonvokojn.

Dum la tuta tempo, la formiko laboradis gaje plu, ĉar la laboro plaĉis al ŝi kaj de tempo al tempo ŝi zumis kanteton.

La ĉefdirektoro estimegis la laboron de la sterkskarabo kaj postulis grafikaĵojn kaj estontecajn analizojn de li. Do oni devis dungi muŝon kiel helpanton de la intendanto. Ili aĉetis porteblan komputilon por la muŝo, per kiu li povis krei belajn buntajn raportojn.

Jam baldaŭ la diligenta formiko ne plu zumadis kanteton; ŝi plendis pri tiom da skribado, kiun ŝi devis fari anstataŭ labori.

Post tio la ĉefdirektoro decidis, ke administratisto ĉeestu en la sekcio kie la formiko laboris. Tiun gravan taskon oni komisiis al akrido, kiu unue postulis, ke oni aĉetu apartan brakseĝon por li. Kompreneble li ankaŭ bezonis aŭton, porteblan komputilon kaj interretan konekton. Kaj memkompreneble li ankaŭ bezonis propran asistanton, bufon, kiu jam ĉe la antaŭa laborejo laboris kiel sekretario por li.

La formiko ne plu kantis. Ŝi fariĝis pli kaj pli maltrankvila kaj nervoza.

"Ni devas komisii gremion kolekti datumojn pri la laboranta socitavolo kaj krei raporton." Dirita, farita. La elektitaj spertuloj kontraŭ grandega salajro laboradis kelkajn monatojn. Intertempe, la ĉefdirektoro konstatis, ke la sekcio en kiu la formiko laboradis, ne plu akiris la saman profiton kiel antaŭe. Li demandis strigon, spertulon pri entrepren-ekonomikaj aferoj, kiu ricevis milojn da eŭroj. Li analizu kion oni faru. La strigo tri monatojn vizitis ĉiujn oficejojn de la firmao. Tiam li prezentis la finan raporton, en kiu legeblis: "Vi havas tro da dungitoj, do vi malpligrandigu la laborantaron!"

Laŭ la spertula raporto de la strigo, la ĉefdirektoro maldungis la formikon, kiu ĉiam laboradis diligente kaj kiu amis sian laboron.

vidas vandenis (Prikaži profil) 14. december 2011 08:19:55

Bona rakonto!
Sed mi pensas, ke vi volis skribi 'akaro'(aŭ 'akarido')-insekto, sed ne 'arakido' - planto.
Ankaŭ ne klaras vorto 'anilisojn'. Eble 'analizojn'?

fizikisto (Prikaži profil) 14. december 2011 15:27:38

vidas vandenis:Bona rakonto!
Sed mi pensas, ke vi volis skribi 'akaro'(aŭ 'akarido')-insekto, sed ne 'arakido' - planto.
Ankaŭ ne klaras vorto 'anilisojn'. Eble 'analizojn'?
Ho, dankon. Kompreneble mi celis "analizojn". La alia vorto devas esti "akrido" - ankaŭ insekto rideto.gif.
Mi korektis la tekston.

Nazaj na začetek