Naar de inhoud

Ĉu vi komprenas la malsimilion?

door flipe, 11 december 2011

Berichten: 7

Taal: Esperanto

flipe (Profiel tonen) 11 december 2011 23:55:27

La tuta mondo suferas troan pro la diskriminacio kiu okazas en ĉie loko, multoj estas la kaŭzoj ke homoj elpensis por diskrimos aliulojn simile al si mem, tiuj homoj diras vi estas nigroj, blankaj, flavaj, ruĝaj haŭtoj, aziaj, latinaj, malgrandaj, grandaj, samseksaj, vi estas de tiu religio aŭ alia, multaj estas la formoj, maniero, tempoj por homoj ekzerci sian diskriminacian agon, ĝi diras via hararoj estas malbonaj ĉar vi estas nigruloj, aŭ diras vi estas teroristaj ĉar vi estas araboj, nomigas vin nazistaj ĉar vi estas germana, vi ne estos homulo en Usono ĉar por multaj tie vi estas el Mezameriko, vi estos komunisto infana manĝanto se vi estis el Rusio, se vi estas el Afriko vi ne havas kapablecon, vi ne taŭgas al mondo.

Kiu multaj homoj ne bone komprenas ke homaj estas tute sama, ĉiam, ĉieloko, ni ne havas mastron malgraŭ multaj homoj elektas mastrojn, ni ne estas "nigrula fripono" se ni ne dirus al infanoj tiuj, homo ne estos bona aŭ malbona por plaĉi al ĝi socialismo aŭ kapitalismo ĉar homoj kreias la sistemon, kaj ambaŭ estas nura sistemoj, la naturo ne devigas nin flirti nur alian sekson - se ĝi devigas, montru min la leĝo skribita -, la homo ne estas krimula aŭ nemorala por ne havi religion aŭ iun ajn ismon, se iu batalas, luktas, por plibonigi la mondon, ĝi faras tiun ankaŭ por vi, ne gravante kiun, kian kaj kiel vi estas aŭ kiion vi elektas por via vivado!

Kaj vi, diskriminacias iun aŭ ion pro ial ajn? Ne timu, dividu kun ni!

dobri (Profiel tonen) 12 december 2011 15:16:05

Laŭ mia opinio 95% da homoj estas bonuloj. Bedaŭrinde oni multe pli foje aŭdas pri la restaj 5%, ke ili denove faris iun krimon. Ankaŭ en mia lando krom ŝtelistoj kaj murdistoj troviĝas eĉ rasistoj, kiuj emas elpeli ĉiujn eksterlandanojn el mia lando. Kompreneble mi malaprobas tion, ĉar mi estas esperantisto. Sed tiaj homoj fakte troviĝas inter ni.

Wilhelm (Profiel tonen) 12 december 2011 16:28:31

Mi timas ruĝharuloj ("gingers" anglalingve). Depost mi vidis la filmon "Problemido"-n ("Problem Child"), mi timas ilin.

troyshadow (Profiel tonen) 12 december 2011 19:01:17

En Rusio oni suspekte rilatas al ciganoj,malamike-al asianoj kaj kaŭkazanoj,ĉar tiuj ĉi nacioj ne akceptas la rusan kulturon kaj tenas sin izolate del'rusa socio.Tamen se iu bone posedas la rusan lingvon,oni opinias tiun rusanon,aŭ almenaŭ,egalanoj.Tie ĉi ja loĝas multe da nacioj,sed plejparte ili estas longtempe parto de la popolo de Rusio.Kiam al rusanoj rilatas estimeme,ni estas ne naciistoj nek malegaligantoj por alinacianoj

Altebrilas (Profiel tonen) 12 december 2011 19:12:29

Mi komprenas la malsimilon sed mi ŝatas ĝin pli malpli, depende de kia malsimilo temas.

Kiam temas pri malsimilon kiun mi ne konas, estante nature scivolema, mi interesas pri ĝi.

Se temas pri malsimilon kiun mi jam konas, ĉefe kiam nia socio mem travivis ĝin antaŭe kaj klopode batalis por eliri el ĝi, mi estas tre malentuziasma pri tiaj malsimiloj...

antoniomoya (Profiel tonen) 12 december 2011 21:30:30

flipe:Kaj vi, diskriminacias iun aŭ ion pro ial ajn? Ne timu, dividu kun ni!
Laŭ mi, ĉiuj tiuj sintenoj kaj kondutoj malsociaj estas nur rezulto de nescio, malklereco kaj natura neboneco. Kiam homo estas edukita, sperta kaj saĝa, li malfacile kondutas sin tiel malfrate. En ĉi tiu mondo, homoj vivas kun ege malsimilaj konsci-niveloj, kaj ju pli malalta la nivelo, des pli proksime de bestoj.

Amike.

jeckettre (Profiel tonen) 16 december 2011 14:19:53

Ne. Mi preferas sin prezenti homon ol ia ajn naciulon.

Bedaŭrinde mi ofte trovas min tiel malsimila de tiuj homoj ĉirkaŭ mi okulumo.gif

Terug naar boven