შინაარსის ნახვა

Ni renkontiĝis.

zan-ისა და 12 დეკემბერი, 2011-ის მიერ

შეტყობინებები: 18

ენა: Esperanto

Chainy (მომხმარებლის პროფილი) 16 დეკემბერი, 2011 16:03:46

zan:Iĝ-verbo parte similas al ся-verbo de la rusa lingvo, kiu signifas reciprokan agadon. En aliaj lingvoj reciprokan signifon havas refleksivo. En Esperanto iuj iĝ-verboj efektive havas reciprokan signifon. Necesas klarigo.
Jes, mi komprenas, kion vi celas. Mi provis trovi ian klarigon en PMEG kaj PAG pri la uzo de '-iĝi' por signifi 'unu la alian' (reciprokecon). Sed mi nenion trovis.

Ni renkontiĝis = Ni renkontis unu la alian.

Ni ĉiuj konsentas, ke ne eblas diri simple 'Ni renkontis', ĉar tiam oni demandas sin 'kiun/kion?!"

Sed Zan donis bonan ekzemplon pri 'kisi'. En tiu okazo ŝajne eblas diri 'Ni kisis', kaj neniu demandas pri kiu aŭ kio! Oni nur divenas laŭ la kunteksto.

En la rusa necesas diri 'Мы поцеловались' (Mi pocelovalis = ni kisis [unu la alian]) - sen tiu lasta 'сь' (s) ĝi sonus simile stranga kiel 'ni renkontis!'

Io ja ŝajnas manki en la klarigoj en PMEG kaj PAG ĉi-teme. Mi mem ne certas, kiel klarigi la aferon.

Chainy (მომხმარებლის პროფილი) 16 დეკემბერი, 2011 16:22:48

sudanglo:Sed renkontiĝo povas esti organizita, kaj renkonto povas esti hazarda.
Jes, oni ŝajne uzas 'renkontiĝo' aŭ en organizita aŭ en hazarda senco. Sed, oni kutime ne uzus 'renkonto' en la organizita senco, ĉu ne?

Persone, mi preferus uzi 'renkonti' en la hazarda senco: "Hieraŭ mi hazarde renkontis mian amikon en la urbocentro."

Laŭ ReVo la unua signifo de 'renkonti' estas:
renkonti = Trovi iun irante kontraŭdirekte al li
- tio sonas al mi kiel hazarda renkontiĝo (ne 'renkonto') de du personoj. El mia persona vidpunkto, mi dirus ke mi 'renkontis' mian amikon. El nia komuna vidpunkto, ni 'renkontiĝis'.

Sed kio pri 'kisi'?

Chainy (მომხმარებლის პროფილი) 16 დეკემბერი, 2011 16:53:19

Laŭ la rusa-Esperanta vortaro de Kondratjev:

поцеловаться = interkisi (do ne simple 'kisi')
драться = batiĝi, interbatiĝi, interbati (sin)

Estas interese, ke ŝajne 'batiĝi' eblas, sed ne 'kisiĝi'. Aŭ ĉu ja?

Chainy (მომხმარებლის პროფილი) 16 დეკემბერი, 2011 17:00:59

Kelkaj citaĵoj el la Tekstaro:

1. "La Ŝtona Urbo" (Loewenstein):
Ili promenis malrapidege, kun oftaj haltoj por interkisiĝi, dum ilia lampo ĵetis gigantajn ombrojn sur la muroj. Iom embarasate, mi silente sekvis ilin.
2. "Ombro sur eterna pejzaĝo" (Ŝtimec):
Ni interkisiĝis kvazaŭ post longa nevido.
3. La Ondo de Esperanto (artikolo de Andrej Ananjin):
Jam dek minutojn post la enveturo en la urbon ni renkontis la unuan esperantiston, interkisiĝis, ĉar estis nia konato, kaj kune daŭrigis la vojon al la gastejo.

mihxil (მომხმარებლის პროფილი) 17 დეკემბერი, 2011 07:29:48

zan:Ŝajnas al mi, ke 'renkonti' estas speciala verbo, kies iĝ-verbo signifas agadon inter si. Mi apenaŭ trovas similajn verbojn al 'renkonti'.
Mi supozas ke la speciala afero de 'renkonti' estas ke la ambaŭ flankoj de la ago fakte estas interŝanĝeblaj. Ne ŝajnas esti eble ke se mi renkontus vin, ke vi ne renkontus min.

Ĉe 'kisi' tio povus esti vere, sed ne nepre. Oni povus kisi infanon aŭ la plankon aŭ simile.

zan:Ĉu troviĝas aliaj verboj similaj al 'renkonti'?
Ŝajne oni do povas fari tiajn verbojn laŭplaĉe per la prefikso 'inter'.

Ni jam vidis 'interkisi', sed kial ne 'intervidi', 'interrilati' ktp.

Ŝajnas al mi ke uzi tiujn kun plurala subjekto, sen iĝ kaj senobjekte eblas, sed simple iom pli ambiguas ol 'kun iĝ'. Kun 'iĝ' estas klare ke ne eblas objekto, do la implico estas 'inter si'.

zan (მომხმარებლის პროფილი) 17 დეკემბერი, 2011 09:40:28

Dankegojn al Chainy kaj miĥil pro viaj respondoj.
Chainy:Laŭ ReVo la unua signifo de 'renkonti' estas:
renkonti = Trovi iun irante kontraŭdirekte al li
'Renkonti' mencias nek pri hazardo nek pri organizo sed nur pri okazaĵo.
Dankon pro via sugesto.

miĥil:Mi supozas ke la speciala afero de 'renkonti' estas ke la ambaŭ flankoj de la ago fakte estas interŝanĝeblaj. Ne ŝajnas esti eble ke se mi renkontus vin, ke vi ne renkontus min.
Dankon. Vi trafas.

'Renkonti' havas ambaŭflanke egalan signifon por subjekto kaj objekto. Do, kiam 'renkonti' havas iĝ-finaĵon, kiu ĝenerale ŝanĝas objekton al subjekto, ĝe ne ŝanĝas la signifon.

En Revo troviĝas 'renkontiĝi kun = renkonti iun', eble pro tio, ke ĝi estas mencienda vortaĵo. Se mi serĉas similan verbon kiel 'renkonti', mi devas serĉi ambaŭafanke egalan agadon laŭ ĝia origina signifo. Aliaj verboj devas havi 'inter-' por signifi reciprokecon.

zan (მომხმარებლის პროფილი) 17 დეკემბერი, 2011 10:50:09

Chainy:Laŭ la rusa-Esperanta vortaro de Kondratjev:

поцеловаться = interkisi (do ne simple 'kisi')
драться = batiĝi, interbatiĝi, interbati (sin)

Estas interese, ke ŝajne 'batiĝi' eblas, sed ne 'kisiĝi'. Aŭ ĉu ja?
En mia EO-JPa vortaro 'batiĝi' troviĝas kun la sama signifo kiel la subaj ekzemploj el la reto.
Yvonne klopodis regi la aŭton kun sia ĉiu lerteco, sed ne obeante la stiradon, ĝi deglitis de sur la vojo ..... kaj la aŭto haltis kun granda tintado, frakasbruo. Yvonne kape batiĝis al la ventŝirmilo, ..
Estis tute glite sur la planko pro ĉiu sapo, kaj kiam Lotta svingis la krurojn tiom arde, ŝi renversiĝis, kaj ŝia kapo batiĝis kontraŭ­ la ŝrankon, povra Lotta!
La terbulo disfalis, kiam ĝi batiĝis al la brusto de Lappar.
Tiu iĝi de 'batiĝi' estas pasiveca sed ne reciproka.
A batiĝis al B = Io natura batis A-n per B (laŭ mi)

La dua demando:
Kiel diferencas inter- kaj inter--iĝi?

zan (მომხმარებლის პროფილი) 19 დეკემბერი, 2011 01:11:32

Ili promenis malrapidege, kun oftaj haltoj por interkisiĝi, dum ilia lampo ĵetis gigantajn ombrojn sur la muroj. Iom embarasate, mi silente sekvis ilin.
Sed 'interkisiĝi' estas stranga vorto al mi.

A batiĝis = Io natura batis A-n per io
A kaj B interbatiĝis = Io natura batis la du unu per la alia
A kaj B interbatis = A batis B-n kaj B batis A-n samtempe.

Do, 'batiĝi' 'interbatiĝi' kaj 'interbati' havas aliajn signifojn.
Sed 'interkisiĝi' signifas 'interkisi'. Tiu iĝ estas superflua.

ზემოთ დაბრუნება