Till sidans innehåll

Ni renkontiĝis.

av zan, 12 december 2011

Meddelanden: 18

Språk: Esperanto

zan (Visa profilen) 12 december 2011 07:23:22

A)Ĉu 'ni renkontiĝis' signifas 'ni renkontis nin', alivorte, 'ni renkontis unu la alian'?

B)'Mi renkontiĝis kun vi' signifas 'mi renkontis vin', sed la unua ŝajnas hazarda renkontiĝo kaj la dua ŝajnas intenca renkonto.

Ĉu ne ŝajnas, ke la du ekzemploj de 'renkontiĝi'(A,B) havas aliajn signifojn?

sudanglo (Visa profilen) 12 december 2011 10:21:57

Mi ne komplete komprenis la demandon Zan.

Sed renkontiĝo povas esti organizita, kaj renkonto povas esti hazarda.

Mi renkontis mian edzinon ĉe la ĉiujara renkontiĝo de Esperantistoj-fervojistoj en Londono.

antoniomoya (Visa profilen) 12 december 2011 10:48:07

sudanglo:Mi renkontis mian edzinon ĉe la ĉiujara renkontiĝo de Esperantistoj-fervojistoj en Londono.
Ĉu vere, aŭ temas nur pri simpla ekzempla frazo? rideto.gif

Tre amike.

darkweasel (Visa profilen) 12 december 2011 12:36:04

zan:A)Ĉu 'ni renkontiĝis' signifas 'ni renkontis nin', alivorte, 'ni renkontis unu la alian'?
Jes.

zan:B)'Mi renkontiĝis kun vi' signifas 'mi renkontis vin', sed la unua ŝajnas hazarda renkontiĝo kaj la dua ŝajnas intenca renkonto.
Mi fakte ne sentas signifodiferencon inter ili, sed aliaj eble ja.

erinja (Visa profilen) 12 december 2011 13:13:57

Laŭ mi ne estas diferenco en la senco de tiuj frazoj, sen kunteksto.

La kunteksto povas doni diferencon.

"Mi hazarde renkontis lin en la strato" montras ke ni ne planis la renkontiĝon; sed "Mi renkontis lin ĉe restoracio je la tagmezo" ŝajnas indiki ke ni planis la renkontiĝon.

Same kun:
"Ni hazarde renkontiĝis en la strato"
kaj
"Ni renkontiĝis ĉe restoracio je la tagmezo"

Por mi la plej granda diferenco inter "renkonti" kaj "renkontiĝi", do, ne estas "ĉu ni antaŭ-planis tion?", sed, "Ĉu mi volas doni detalojn pri tiu, kiun mi renkontis?"

Kun "renkonti", oni kutime uzas objekton, do oni donas iom da detaloj pri la persono kiun oni renkontis.

Kun "renkontiĝi", evidente ne estas objekto (pro -iĝ-) do oni donas neniujn detalojn pri la persono kiun oni renkontis. Renkonti, do, devigas pli specifan paroladon; renkontiĝi povas esti pli ĝenerala.

Certe, tamen, eblas kaŝi detalojn kun renkonti ("Ni renkontis unu la alian ...") aŭ montri ilin kun renkontiĝi ("Mi renkontiĝis kun mia amiko Johano"), sed la gramatiko faciligas montradon kun "renkonti", kaj kaŝadon kun "renkontiĝi")

zan (Visa profilen) 13 december 2011 03:02:43

Dankon al via klarigo, erinja. Tamen mi ankoraŭ havas demandon.

La subjekto de 'Ni renkontiĝis' estas pluralo. Tiam oni komprenas, ke la subjektaj homoj renkontis unu la alian. La renkontato por unu el 'ni' ne estas iu aparta sed alia el 'ni'. Do, 'Ni renkontiĝis' ne povas kaŝi pri renkontato.

Sed ĉu eblas diri, "Mi renkontiĝis"? Ĉu ne strange? Verŝajne alparolato volas demandi, "Kun kiu vi renkontiĝis?". Ĉar la vorto 'renkonti(-ĝi)' ĉiam atendigas al alparolato la ekziston de la renkontato. Tial eĉ se oni uzas 'renkontiĝi', oni ne povas elkaŝi tiun, kiun oni renkontis.

Kaj laŭ PMEG '-iĝ' havas du signifojn. Iĝ-verbo farita el senobjekta verbo signifas transiron. Iĝ-verbo el objekta verbo ŝanĝas la objekton de objekta verbo al subjekto. Ne troviĝas la klarigon ke '-iĝ' signifas agadon inter si. Sed oni komprenas, ke 'Ni renkontiĝis' signifas agadon inter si. Kial?

'Renkonti' estas objekta verbo, tiel ke 'Mi renkontiĝis kun li' povas signifi similan al pasiva verbo. 'Mi ne intence renkontis lin, sed li renkontis min.'

sudanglo (Visa profilen) 13 december 2011 10:45:59

La ĉefa afero, Zan ne estas la signifo de 'iĝ', sed la verbo 'renkonti'.

Tute prave, en ĉiu renkonto aŭ renkontiĝo devas estis minume du partoprenantoj.

Sed, se mi rekontiĝis sonas strange (samkiel mi renkontis), tio estas ĉar la interesa afero estas kiuj partoprenis, ne la procedo, aŭ la rezulto, aŭ la stato.

Malsame estas por aliaj verboj.

Ekz. ne estas strange diri mi vidas, aŭ mi vidiĝis.

erinja (Visa profilen) 13 december 2011 16:40:14

zan:Sed ĉu eblas diri, "Mi renkontiĝis"? Ĉu ne strange? Verŝajne alparolato volas demandi, "Kun kiu vi renkontiĝis?".
Eblas diri "Mi renkontiĝis", tio estas gramatike ĝusta. Sed kiel vi notis, tio donas strangan senton, kaj la alparolato ja volas scii "kun kiu?"

zan (Visa profilen) 14 december 2011 09:28:40

La signifo de 'vidiĝi' ne estas sama kiel tiu de 'vidi'.
"Mi vidis." "Kion?" "Mi vidis monton."
"Monto vidiĝis."
Al 'vidi' preskaŭ ĉiam necesas objekto.
'Vidiĝi' ne estas uzata por kaŝi kion oni vidas. Male la subjekto de 'vidiĝi' estas tio, kion oni vidas.

Krome, oni diras, "Nun mi manĝas".
Tiam 'manĝi' ne havas objekton. Sed oni ofte ne pridemandas dirante, "Kion vi manĝas?". Ĉar oni ne bezonas scii kion la parolanto manĝas. Ĉi-kaze senobjekta 'manĝi' ne ŝanĝiĝas al 'manĝiĝi'.

Sammaniere se oni volas mencii nur pri renkontado sed ne pri renkontato, oni povus diri 'Mi renkontis'. Sed fakte 'Mi renkontis' estas pli strange ol 'Mi renkontiĝis .

Ŝajnas al mi, ke 'renkonti' estas speciala verbo, kies iĝ-verbo signifas agadon inter si. Mi apenaŭ trovas similajn verbojn al 'renkonti'.

*Ili kisiĝis.* -- Ili kisis (unu la alian).

Mi komunikis al vi la informon.
Laŭ ReVo la subaj -iĝ estas ambaŭ ĝustaj.
La informo komunikiĝis. -- laŭregula -iĝ
Ni komunikiĝis (inter si). -- speciala -iĝ kiel 'renkonti'

??Ili batiĝis (inter si). ???

Ĉu troviĝas aliaj verboj similaj al 'renkonti'?

zan (Visa profilen) 16 december 2011 11:07:26

Al PMEG mankas sufiĉa klarigo pri IĜ. Ĝi ne mencias pri la signifo de reciproka agado, kiun havas la verbo 'renkontiĝi'.
http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/sufi...

Ĉu ie troviĝas pli detala klarigo pri IĜ? Se ĝi troviĝas, bonvolu sciigi al mi, dankon.

Iĝ-verbo parte similas al ся-verbo de la rusa lingvo, kiu signifas reciprokan agadon. En aliaj lingvoj reciprokan signifon havas refleksivo. En Esperanto iuj iĝ-verboj efektive havas reciprokan signifon. Necesas klarigo.

Tillbaka till toppen