Al la enhavo

Fadenoj pri reformoj

de Kirilo81, 2011-decembro-12

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Kirilo81 (Montri la profilon) 2011-decembro-12 15:53:29

Mi proponas novan regulon: Se entute (estas ja senutile, sed oni ne povas cenzuri la opiniesprimadon), fadenojn pri reformoj malfermu nur homoj, kiuj akcepteble regas E-on, kaj fadenoj de homoj apenaŭ balbutantaj en E-o estu forigataj senaverte.
Se la estonta nova lernu! enkondukos disigon laŭ lingva nivelo, estus utile averti, ke pri reformoj oni diskutu nur en la progresintula forumo.

mihxil (Montri la profilon) 2011-decembro-14 08:16:28

Kirilo81:Mi proponas novan regulon
Mi kontraŭas ĉiun superfluan regulon. Kaj jen ekzemplo.

Kial forigi la balbutatajn ideojn de komencantoj? Se ne plaĉas, simple ne legu. Se la ideo en si mem ne taŭgas, do kontraŭargumentu ĝin. Sed censuro estas preskaŭ ĉiam malakceptinda, des pli se la kialo ne estus la prezentaĵo mem sed la formo nure.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-decembro-14 08:57:43

al mi tio ŝajnas superflua limigo de opinilibereco.

evidente ankaŭ min ĝenas tiaj fadenoj, sed mi trovus tian regulon tro limiga.

jeckle (Montri la profilon) 2012-januaro-07 12:05:51

La ideo de Esperanto estis respekti unu la alian kaj formi socion, ne fendi. okulumo.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2012-januaro-18 22:23:49

Kial ne reformfadeno dediĉita al komencantoj? Estus interesa eksperimento: ĉu ili malkovros mem la advantaĝojn de nia lingvo? Ĉu ili mirakle interkonsentos pri unika reformo? Ĉu ili elvidibligos la problemojn ligitajn al ajna reformpropono?

Mi estas scivolema scii kio okazus se tia eksperimento eblus. rideto.gif

lgg (Montri la profilon) 2012-januaro-22 11:35:46

Kirilo81:Mi proponas novan regulon...
Kaj kiu vi ghuste estas? Kiu vi estas por jughi lingvonivelo de forumpopoloj?
Tiuj idoj de sovietachujoj...

Reen al la supro