Naar de inhoud

Fadenoj pri reformoj

door Kirilo81, 12 december 2011

Berichten: 6

Taal: Esperanto

Kirilo81 (Profiel tonen) 12 december 2011 15:53:29

Mi proponas novan regulon: Se entute (estas ja senutile, sed oni ne povas cenzuri la opiniesprimadon), fadenojn pri reformoj malfermu nur homoj, kiuj akcepteble regas E-on, kaj fadenoj de homoj apenaŭ balbutantaj en E-o estu forigataj senaverte.
Se la estonta nova lernu! enkondukos disigon laŭ lingva nivelo, estus utile averti, ke pri reformoj oni diskutu nur en la progresintula forumo.

mihxil (Profiel tonen) 14 december 2011 08:16:28

Kirilo81:Mi proponas novan regulon
Mi kontraŭas ĉiun superfluan regulon. Kaj jen ekzemplo.

Kial forigi la balbutatajn ideojn de komencantoj? Se ne plaĉas, simple ne legu. Se la ideo en si mem ne taŭgas, do kontraŭargumentu ĝin. Sed censuro estas preskaŭ ĉiam malakceptinda, des pli se la kialo ne estus la prezentaĵo mem sed la formo nure.

darkweasel (Profiel tonen) 14 december 2011 08:57:43

al mi tio ŝajnas superflua limigo de opinilibereco.

evidente ankaŭ min ĝenas tiaj fadenoj, sed mi trovus tian regulon tro limiga.

jeckle (Profiel tonen) 7 januari 2012 12:05:51

La ideo de Esperanto estis respekti unu la alian kaj formi socion, ne fendi. okulumo.gif

Altebrilas (Profiel tonen) 18 januari 2012 22:23:49

Kial ne reformfadeno dediĉita al komencantoj? Estus interesa eksperimento: ĉu ili malkovros mem la advantaĝojn de nia lingvo? Ĉu ili mirakle interkonsentos pri unika reformo? Ĉu ili elvidibligos la problemojn ligitajn al ajna reformpropono?

Mi estas scivolema scii kio okazus se tia eksperimento eblus. rideto.gif

lgg (Profiel tonen) 22 januari 2012 11:35:46

Kirilo81:Mi proponas novan regulon...
Kaj kiu vi ghuste estas? Kiu vi estas por jughi lingvonivelo de forumpopoloj?
Tiuj idoj de sovietachujoj...

Terug naar boven