Al la enhavo

Kotava

de Julieno, 2011-decembro-12

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Julieno (Montri la profilon) 2011-decembro-12 16:22:28

Mi supozas, ke jam estas babilejo, por paroli pri Kotava, sed mi ne trovis ĝin. Laŭ mi, Kotava estas multe pli logika kaj facila ol Esperanto, sed iuj kaŭzoj preferigas al mi Esperanton. Mi pensas, ke Kotava certe havos estontecon pli poste.
Mi lernis iom da tiu lingvo sur ĝia paĝaro, kaj iom da ĝia historio sur Vikipedio.
Do, kion vi pensas, supozas, opinias kaj umas Kotava-on ?

glig (Montri la profilon) 2011-decembro-12 17:21:34

Julieno: Do, kion vi pensas, supozas, opinias kaj umas Kotava-on ?
Neniam ĝis nun mi aŭdis pri tiu ĉi lingvo. Ŝajnas interesa, sed bedaŭrinde la ĉefpaĝo (kotava.org) estas franca, do mi ne povas ion pli diri. Ĉu eble estas ia angla aŭ esperanta versio? povas esti ankaŭ la germana.

ĝis!

Julieno (Montri la profilon) 2011-decembro-12 17:30:38

glig: Ĉu eble estas ia angla aŭ esperanta versio? povas esti ankaŭ la germana.
Jes, malfeliĉe, ŝajnas, ke nur ekzistas angla kaj franca versio. Mi pensas, ke la kreinto de la Kotava-on estis si mem francino. Se vi sukcetas legi anglan, mi trovis tiun version rekte sub la franca.

Bonan ŝancon kaj ĝuu !

Tjeri (Montri la profilon) 2011-decembro-13 10:21:56

Staren Fencey kreinto de Kotava estas franclingva kanadanino.
Kotava estas apriora lingvo, do same malfacila por ĉiuj.

1Guy1 (Montri la profilon) 2011-decembro-13 13:52:22

Julieno: Kotava estas multe pli logika kaj facila ol Esperanto,
Mi vizitis la retejon. Ĉi tio ne ŝajnas pli facila ol Esperanto al mi.

Julieno (Montri la profilon) 2011-decembro-13 19:24:32

1Guy1:
Julieno: Kotava estas multe pli logika kaj facila ol Esperanto,
Ĉi tio ne ŝajnas pli facila ol Esperanto al mi.
Kotava estas a priori-a lingvo, la vortlisto ne similas al iu alia.
Plie ĝia sistemo estas tre noviga, portanta de multa ideo malfacilaj al asimili por franco aŭ anglo, kaj mi opinias, ke ĝia retlernejo estas malbone ordita. Mi ja skribis, ke laŭ mi :
Julieno: Kotava certe havos estontecon pli poste.
Aliaĵe,
mi estas iom mira, ke malmulte da esperantistoj konas Kotava-on, kaj male ja konas Ido-n. Ĉu vi ankaŭ konas aliajn konstruitajn lingvojn, kiel Neo-n aŭ Novial-on ?

Sahaquiel (Montri la profilon) 2011-decembro-13 20:42:43

Jes, mi konas Novialon, Interlingvon, Idon, Adjuvilon, Occidental (interlingue), Latino sine Flexione-on, Volapük-on, Volapük II-on, Lidepla-on, ktp. Sed ŝajnas al mi ke Kotava estas tre nova lingvo.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2011-decembro-13 20:51:58

Kotava estas nova volapukaĵo. Kaj se mi komprenis bone la skribsistemon kaj pronuncon, ĝi ankaŭ estas tre malplaĉa por la oreloj.

Tjeri (Montri la profilon) 2011-decembro-14 08:59:24

ŝajnas al mi ke Kotava estas tre nova lingvo.
Laŭ via foto, ĝi verŝajne estas pli maljuna ol vi: ĝi estas kreita en 1978.

antoniomoya (Montri la profilon) 2011-decembro-14 10:42:54

Krom tiu ĉi fadeno, mi neniam antaŭe aŭdis pri Kotava.

Mi ankaŭ vizitis la kotavan retpaĝon, kaj tiu lingvaĵo sajnas al mi ege simila al Volapuk. Kial? Ĉar la vortoj estis tute elpensitaj. Vi povas rilatigi ilin al nenio.

Koncerne artefaritajn lingvojn, mi kredas ke malmulte el ili povos konkuri kontraŭ Esperanto. Inter aliaj bonaj kaj taŭgaj kialoj, ĉar la vortoj de Esperanto devenas de naciaj (naturaj) lingvoj (iu zamenhofa geniaĵo), kaj ili estas tuj rekoneblaj por la studanto, io kio ege faciligas rapidan kaj komfortan lernadon.

Laŭ mi, Esperanto estas elpensaĵo malfacile superebla.

Amike.

Reen al la supro