Al la enhavo

Kial uzado de pronomo ci estas konvena?

de Francisko1, 2011-decembro-12

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Francisko1 (Montri la profilon) 2011-decembro-12 20:25:40

Ĉar ekzistas multaj personoj kiuj ne ŝatas eblan konfuzon. Tamen multuloj preferas evoluadon de esperanto konsiderante ke Esperanto estas jam maturan lingvon.

Se mi diras: "Mi diras al ci ke mi vidis vin hieraŭ". Kiel traduki ĉi tiun frazon?

Aldonante alian vorton, sed kial?, por eviti konfuzon. Do, ni evitu konfuzon rekte sen neceso de aliaj vortoj, kiel okazas en naturaj ne logikaj lingvoj.

Francisko1 (Montri la profilon) 2011-decembro-12 20:28:03

Francisko1:Ĉar ekzistas multaj personoj kiuj ne ŝatas eblan konfuzon. Tamen multuloj preferas evoluadon de esperanto konsiderante ke Esperanto estas jam maturan lingvon.

Se mi diras: "Mi diras al ci ke mi vidis vin hieraŭ". Kiel traduki ĉi tiun frazon?

Aldonante alian vorton, sed kial?, por eviti konfuzon. Do, ni evitu konfuzon rekte sen neceso de aliaj vortoj, kiel okazas en naturaj ne logikaj lingvoj.
Pardonu la eraron: Esperanto estas jam matura lingvo (mi volis skribi)

Chainy (Montri la profilon) 2011-decembro-12 20:33:33

Francisko1:Pardonu la eraron: Esperanto estas jam matura lingvo (mi volis skribi)
Eblas redakti mesaĝojn.

Cetere, mi voĉdonis 'ne'.

mihxil (Montri la profilon) 2011-decembro-12 20:55:31

Francisko1: Aldonante alian vorton, sed kial?, por eviti konfuzon. Do, ni evitu konfuzon rekte sen neceso de aliaj vortoj, kiel okazas en naturaj ne logikaj lingvoj.
Per 'ci' vi evitas eble unu sufiĉe imagan konfuzon. Laŭ mi ĝi preskaŭ neniam realvive okazas. Vi tamen lasas amasegon da similaj 'problemoj' en la lingvo. Vi ĉiuokaze ne sukcesos loĵbanigi la lingvon, kaj tio ankaŭ ne estus tre dezirinda. Se 'ci' estas inda, tiam ni povas elpensi dekojn da aliaj prononoj kiuj eble en certaj okazoj ankaŭ estus utilaj kaj evitus konfuzon.

Do per enkonduko de 'ci' la perdo estas granda: risko de konfuzo kun familiara formo, rompo kun tradicio, devo decidi pri la soleco de la dua persono, kaj konfuzo kun 'vi' mem. Dume la avantaĝo estas preskaŭ nula. Sume mi malrekomendus 'ci'. La suma gajno simple estas negativa.

Francisko1 (Montri la profilon) 2011-decembro-12 22:15:11

miĥil:

eble, sed ci estas oficiala pronomo kiu aperas en ĉiuj vortaroj kaj ĉi tio ne estas ŝanĝebla...

Niamondo (Montri la profilon) 2011-decembro-12 23:12:13

Ĉu estas konfuzo? Uzu "ci". En aliaj kazoj, laŭ mi estas pli bona uzi "vi".

mihxil (Montri la profilon) 2011-decembro-12 23:41:09

Francisko1:eble, sed ci estas oficiala pronomo kiu aperas en ĉiuj vortaroj kaj ĉi tio ne estas ŝanĝebla...
Ankaŭ ne estas ŝanĝeble ke dum pli ol jarcento ĝi apenaŭ estis uzata, ke ĝi ne aperas en la 16 reguloj, ke Zamenhof mem malrekomendis uzi ĝin, ke gramatikoj kiaj PMEG malrekomendas ĝin kaj ke ĝian funkcion 'vi' prenis preskaŭ komplete.

Resume, ĝi estis morta naskita, kaj vi defendas jaman fiaskon. Tamen uzi ĝin nur metus onin en grupon de stranguloj ene de la jam stranga esperantistaro.

Niamondo:Ĉu estas konfuzo? Uzu "ci". En aliaj kazoj, laŭ mi estas pli bona uzi "vi".
Ankaŭ en kazoj de konfuzo mi elektus enŝovi helpvorton ('sole', 'ĉiuj' 'du', 'unu' aŭ simile) aŭ uzi aliajn rimedojn.

Niamondo (Montri la profilon) 2011-decembro-12 23:52:41

"Nur, ĉiuj..."

Nu, mi volas paroli pli libere... kaj uzi "nur" aŭ "ĉiuj" limas min.

erinja (Montri la profilon) 2011-decembro-13 04:43:17

Estas malkonsilinde uzi "ci".

Ĝi apenaŭ uziĝas, preskaŭ neniam. Do ne eblas uzi ĝin por montri nuancojn, ĉar oni ne povus kompreni, kia estas via nuanco. Se vi uzas ĝin kiel vi uzus similan vorton en via nacia lingvo, alia persono povus eĉ ofendiĝi, ĉar tiu persono povus kompreni ĝin kiel ĝi uziĝas en TIES nacia lingvo, kio povus esti malsama ol la uzo en via lingvo.

Mankas historio de uzo, do mankas reguloj kaj mankas kompreno. Por eviti konfuzon, estas plej bone NE uzi "ci", ĉar oni nur kreas konfuzon, per uzo de ĉi tiu apenaŭ-difinita vorto!

----

Mi ne voĉdonis en la enketo. Mi ne komprenis la demandon. Ĉu la signifo estas, "Ĉu estas ĝuste uzi la pronomon 'ci' por eviti konfuzon?"

La uzo de "rekte" konfuzs min kaj mi ne certis pri la signifo.

mihxil (Montri la profilon) 2011-decembro-13 07:11:39

Remus:Al mi ŝatas "ci"-n, mi pensas ke ĉi tiu vorto estas por uzi kun la familio aŭ kun la plej bonaj amikoj, sed mi ne rememoras kie mi legis tion.
Via uzo nur fortigas mian opinion ke mi estas kontraŭ ĝi. Ĉar vi evidente uzas ĝin en 'familiara' senco kaj ne pure kiel singularon. Tio precize estas la 'risko' pri kio mi parolis.

Reen al la supro