Aller au contenu

Predikativo kontraŭ adverbo

de Hyperboreus, 12 décembre 2011

Messages : 6

Langue: Esperanto

Hyperboreus (Voir le profil) 12 décembre 2011 21:27:50

Forigite

tommjames (Voir le profil) 12 décembre 2011 21:35:11

Heyperboreus:Pro kio ĉi tie uzatas e-formo de la vorto danĝer'
En Esperanto verbon priskribas adverbo.

Hyperboreus:Sekve, oni dirus ankaŭ: "Ami estas bonege"?
Jes.

Ryuuichi (Voir le profil) 12 décembre 2011 22:14:57

La predikativo estas konatebla pro nominativo, ĉu ne? (pro la o-finaĵo)

tommjames (Voir le profil) 12 décembre 2011 22:22:51

PMEG nomas predikativon "perverba priskribo", kaj mi preferas tiun nomon. Ĝi donas ekzemplon:

PMEG:Oni uzas E-vorton kiel perverban priskribon anstataŭ A-vorto, se la priskribata subjekto estas I-verbo aŭ subfrazo:

Resti kun leono estas danĝere.[/i]

Adelson Sobrinho (Voir le profil) 13 décembre 2011 00:10:40

"ESTAS VARME.
Kiam el la frazo ,La vetero estas varma', kie la vorto ,varma' samtempe rilatas al la subjekto(vetero) kaj al la verbo(estas), oni forigas la subjekton, la rolo de la vorto , varma' fariĝas alia, kaj ĝi ekhavas ankaŭ alian finaĵon: , Estas varmE. Tiu ĉi ŝanĝo okazas pro tio, ke nun la vorto , varma' rilatas nur al la verbo, ĉar subjekto ja mankas, kaj adjektivo ne povas rilati al verbo..Tial oni devas la adjektivon adverbigi.

(el "LA TUTA ESPERANTO,p. 31)
Aliaj ekzemploj:
Paroli Esperanton estas necesE.
Esperanto estas necesA.
Danci estas agrablE.
La danco estas agrablA.
Samideano,
mi esperas ke, per tiuj ekzemploj, mi estis klariginta vian dubon.
Samideane!

Hyperboreus (Voir le profil) 13 décembre 2011 00:38:16

Forigite

Retour au début