Vai all’indice

Hispana rakonto

di Ryuuichi, 13 dicembre 2011

Messaggi: 4

Lingua: Esperanto

Ryuuichi (Mostra il profilo) 13 dicembre 2011 19:46:02

Ĉu vi konas la hispanan rakonton La ruĝa ĉapeletino? Hispane estas Caperucita Roja.

Ĝi temas pri eta knabino kiu piediras tra arbaro. Ŝia celo: aliri ĉe sia avino por alporti ŝin iom da mielon kaj sovaĝajn fruktojn.

En la vojo, ŝi troviĝas kun granda kaj nigra lupo, kiu demandis al ŝi:

Kie vi iras, eta knabino?—kaj ŝi tute infane respondis: —mi piediras al domo de mia avino, kiu loĝas en la fino de tiu ĉi vojo. Nun, ke la lupo jam sciis kie la knabino iros, li tuj malsalutis ŝin:
Mi foriras, ĝis! —Kaj la eta knabino senĉese piediris, kantante belan kanzonon.

Kiam ŝi alvenis ĉe la domo de sia avino, ŝi trifoje frapis la pordon, kaj sia avino, kiu estis ene, respondis: bonvole eniru, la pordo ja ne estas fermita~

La eta knabino sidiĝis apud sia avino, al kiu demandis: —kara avino, kial vi havas tiel grandajn okulojn?— kaj la avino respondis— por pli bonvidi~. Sekve, la knabino redemandis al ŝi: —kara avino, kial vi havas tiel grandajn orelojn?— kaj la avino rerespondis al ŝi— por pli bone aŭdi~. Kiam la knabino demandis reen —kara avino, kial vi havas tiel grandan buŝon?— la avino respondis —por povi pli bone manĝi vin!!— kaj ŝi tuj manĝis la etan knabinon.

FAKTE ESTIS LA LUPO, SED NE LA AVINO!! (La lupo mortigis la avinon kaj vestis sin kun ŝiaj vestaĵojn)

Kion celas tiu rakonto?

Oni ne devas konfidi je la nekonatuloj!

Sahaquiel (Mostra il profilo) 13 dicembre 2011 20:50:34

Ryuuichi:Ĉu vi konas la hispanan rakonton La ruĝa ĉapeletino? Hispane estas Caperucita Roja.
Ĉu hispana rakonto? Mi kredas ke ĝi estas ĝermana rakonto, kiu la fratoj grimm prenis de tradiciaj rakontoj kaj skribis ĝin en sia rakontaro.

Ryuuichi (Mostra il profilo) 13 dicembre 2011 20:58:53

Sahaquiel:Ĉu hispana rakonto? Mi kredas ke ĝi estas ĝermana rakonto, kiu la fratoj grimm prenis de tradiciaj rakontoj kaj skribis ĝin en sia rakontaro.
Ĉu? shoko.gif

Laŭ Vikipedio estas eŭropa fabelo, pri kiu multaj verkistoj skribis. ^^

Vi fakte pravis lango.gif

dobri (Mostra il profilo) 13 dicembre 2011 22:03:53

Ryuuichi:
Ĉu? shoko.gif

Laŭ Vikipedio estas eŭropa fabelo, pri kiu multaj verkistoj skribis. ^^

Vi fakte pravis lango.gif
Jes, ĝi estas tuteŭropa, ĉar mi konas la fabelon de infanaĝo de ĉeĥa verkistino Božena Němcová.

Torna all’inizio