Till sidans innehåll

Usona televida stacio "Fox News" montris bildojn pri Rusia protesto, sed...

av Wilhelm, 13 december 2011

Meddelanden: 9

Språk: Esperanto

Wilhelm (Visa profilen) 13 december 2011 22:05:03

Usona televida stacio "Fox News" montris bildojn pri Rusia protesto.
Fox vidigis bildojn kun stratoj flamantaj, perfortaj konfliktoj & fajrobomboj ĵetitaj al sekurecaj oficistoj. Sed ekzistas problemo, la bildoj ne estas de Rusio, ili estas de Greklando.

flipe (Visa profilen) 13 december 2011 23:52:24

Wilhelm:Sed ekzistas problemo, la bildoj ne estas de Rusio, ili estas de Greklando.
En Brazilo ekzistas televidstacio nomita "Globo", plej granda el Brazilo kaj kvina el mondo (se mi ne trompiĝas) ĝi agas tute similan!

jpablo68 (Visa profilen) 14 december 2011 00:40:27

la usonanoj vokas "fox news": "fau.x news" kio krude estas tradukita kiel "falsaj novaĵoj"

troyshadow (Visa profilen) 14 december 2011 05:00:19

se oni uzus fajrobombojn niaj policistoj komencus pafi jeresponde.La rusa policio uzas ĉiam plian perforton,ol necese...Kaj rusa televido preskax nenion estis montranta,ĝise kiam kvanto de protestantoj plimultiĝis al cent mil homoj.sed preskaŭ tuto estis pace

Wilhelm (Visa profilen) 14 december 2011 16:42:01

troyshadow:se oni uzus fajrobombojn niaj policistoj komencus pafi jeresponde.La rusa policio uzas ĉiam plian perforton,ol necese...Kaj rusa televido preskax nenion estis montranta,ĝise kiam kvanto de protestantoj plimultiĝis al cent mil homoj.sed preskaŭ tuto estis pace
Esti klara, mi ne dubas ke ja ekzistas protestoj en Rusio. Nov-Liberalisma Kapitalismo detruis la landon. Eĉ Putin agnoskas ke Ruiso suferis perdon de 20 miliono da homoj ekde la falo de komunismo.
La popoloj ja havas multe por plendi.

Tjeri (Visa profilen) 14 december 2011 20:59:14

Nu, grekoj estas ortodoksuloj, kiuj skribas per misformitaj literoj, kial do ili ne estus rusaj? ploro.gif

troyshadow (Visa profilen) 14 december 2011 21:25:48

Wilhelm:
troyshadow:se oni uzus fajrobombojn niaj policistoj komencus pafi jeresponde.La rusa policio uzas ĉiam plian perforton,ol necese...Kaj rusa televido preskax nenion estis montranta,ĝise kiam kvanto de protestantoj plimultiĝis al cent mil homoj.sed preskaŭ tuto estis pace
Esti klara, mi ne dubas ke ja ekzistas protestoj en Rusio. Nov-Liberalisma Kapitalismo detruis la landon. Eĉ Putin agnoskas ke Ruiso suferis perdon de 20 miliono da homoj ekde la falo de komunismo.
La popoloj ja havas multe por plendi.
La plej interesas,ke protestas ne la plej malriĉuloj,sed sufiĉe sukcesaj civitanoj,kiuj estas tro rompitaj kaj agacitaj per la malĝustigado del'estraro...tamen,ni,volantaj revolucion demokratikan,esperas ke nia estraro estos aŭdita la voĉon de eŭropo kaj usono,kaj ja la voĉdo je 4.12 estos eknuligita

Wilhelm (Visa profilen) 15 december 2011 04:25:18

troyshadow:kaj ja la voĉdo je 4.12 estos eknuligita
Mi ne opinias ke tio okazos.
Ĉu vi opinias ke ja probablas ke la voĉdonaj rezultoj estos nuligitaj kaj okazos nova voĉdono?

acdibble (Visa profilen) 16 december 2011 03:55:09

Mi ne scias unu personon de mia aĝo, kiu prenas FOX por bona fonto de novaĵoj. Simple la plej malbonega novaĵa televidstacio.

Tillbaka till toppen