Al la enhavo

Ĉu vi estas registrita ĉe Tvitero?

de Roman_Mutin, 2011-decembro-14

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

qwertz (Montri la profilon) 2011-decembro-18 11:37:31

Chainy:
Laŭ mi, Twitter ŝajne havas sencon nur por famuloj kaj sportistoj por komunikiĝi kun ĵurnalistoj kaj fanoj.
Laŭ mi, Tvitero enhavus la plej aktualajn informaciojn oni trovus. Sed, certe, unue oni trovus plej valora tvitera pepkantarojn. Oni ankaŭ malsekvigus alian sekvulojn. Privata pepkantojn ankaŭ eble. Mi tre ŝatas minimala funkciokonzepto de Tvitero.

dobri (Montri la profilon) 2011-decembro-19 17:21:01

Chainy:
miropiro:Oficiale estas tradukita Twitter kiel Tujtero (http://eo.wikipedia.org/wiki/Twitter).
Tuj-tero? Kion tio signifu? Strange, mi neniam antaŭe aŭdis pri tiu varianto.

Kutime oni skribas 'Tvitero' aŭ simple 'Twitter'. Mi ankaŭ vidis kelkfoje 'Tŭitero'. Mi eble preferus unu el la unuaj du variantoj.

Rilate la temon de la fadeno, ne, mi ne registriĝis ĉe Twitter. Mi havas tute nenian kialon por tion fari, ĉar mi ne havas ion ajn por 'pepi' al amasoj da homoj tra la mondo. Mi simple uzas retmesaĝojn.

Laŭ mi, Twitter ŝajne havas sencon nur por famuloj kaj sportistoj por komunikiĝi kun ĵurnalistoj kaj fanoj.
Mi plene konsentas. Por mi la Tvitero ankaŭ ne havas sencon. Ĉar mi ne havas tiom da libera tempo, kiom mi bezonus, tial mi ne aliĝis eĉ al Facebook.

neniomfarulo (Montri la profilon) 2011-decembro-19 19:46:41

Ankaŭ mi pepas. Tie mi estas @peefeo , kvankam ne ĉiam ŝribas esperante, sed ankaŭ hispane.

Ni ne sukcesos supreniri #esperanto ĝis 'trending topic', ĉu ne? Almenaŭ en Hispanujo.

mschmitt (Montri la profilon) 2011-decembro-19 20:53:20

Roman_Mutin:Saluton
Ŝajnas ke estas pli malfacile serĉi samideanojn ĉe tvitero ĉar mankas grupoj kaj en tivetero ne estas multe da homoj.
Jen mi
Ĉu vere? Mi pensas ke nenie estas pli multe da homoj ol ĉe tvitero. ridulo.gif

Mi aktive ekuzis Tvitero je la tago kiam flugo 1549 surakvigis sur la hudsono. En televido, ili ne vere sciis kio okazis en novjorko, sed kiam mi serĉis "hudson" je Tvitero, mi tuj trovis la fotojn kiujn ĉiu scias.

Mi eklernis esperanton tiam, kiam Guglo-Pluso http://plus.google.com unue aperis, tial mi tie havas multe da esperantistoj en miaj kontaktoj. Mi ne ŝategas Guglon (la firmon), sed mi trovis multe da esperantistoj tie.

Urho (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-08 10:20:05

Nuntempe ankaŭ en Tujtero estas multe da Esperantistoj. — Bv. serĉi ekz. per vorto:
  • Esperanto
kaj per kradvortoj:
  • #Esperanto
  • #AgadoĈiutage
  • #ideoPorEsperanto
  • #EsperantoVivas
  • #EsperantoLives
  • #EsperantoGO

Altebrilas (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-08 10:29:04

Mi havas konton, sed ne scias kion utilan fari per ĝi. Mi nur skribis kelkajn mesaĝojn, kiun neniu legis.

Ĉu estas maniero uzi tion sistemon utile por esperanto? Ĉu ekzistas jam io efika?

Altebrilas (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-08 10:33:57

Aliteme, mi ne komprenas kial oni volas anstataŭigi mondkonatajn anglajn nomojn, per vortoj konataj de malpli ol 1% da esperantistoj, des pli ke esperantistoj mem estas ĉirkaŭ 0,1% de la homaro.

Ĉu tio ne estas ekzakte la malo de tio, kion faris Zamenhof elektante siajn radikojn?

Urho (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-08 10:42:35

Altebrilas:Mi havas konton, sed ne scias kion utilan fari per ĝi. Mi nur skribis kelkajn mesaĝojn, kiun neniu legis.
Ĉu vi uzas kradvortojn?
Altebrilas:Ĉu estas maniero uzi tion sistemon utile por esperanto? Ĉu ekzistas jam io efika?
Miaopinie, Tujtero estas tre rapida maniero informi pri eventoj, opiniojn ktp. ridulo.gif

akueck (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-10 18:26:09

Urho:Nuntempe ankaŭ en Tujtero estas multe da Esperantistoj. — Bv. serĉi ekz. per vorto:
  • Esperanto
kaj per kradvortoj:
  • #Esperanto
  • #AgadoĈiutage
  • #ideoPorEsperanto
  • #EsperantoVivas
  • #EsperantoLives
  • #EsperantoGO
... kaj:
#UK2015fr
#UK2016sk
#IJK2015de
#IJK2016
#aktivado
#hajko

Reen al la supro