Vai all’indice

Ĉu via lingvo havas -ar-?

di Hyperboreus, 15 dicembre 2011

Messaggi: 12

Lingua: Esperanto

Hyperboreus (Mostra il profilo) 15 dicembre 2011 17:10:55

Forigite

troyshadow (Mostra il profilo) 15 dicembre 2011 18:51:48

Hyperboreus:Mi tre ŝatas ke la Esperanto havas singularon, pluralon kaj kolektivon.

Singularo: unu haro
Pluralo: du haroj
Kolektivo: la hararo

Ekzemple la germana ankaŭ havas kolektivon, sed ne plu estas produktiva. Ĝi formitas per la prefikso "ge-".

ein Holz (unu ligno) -> zwei Hölzer (du lignoj) -> das Gehölz (la lignaro = la arbaro).

ein Ast (unu branĉo) -> zwei Äste (du branĉoj) -> das Geäst (la branĉaro).

ein Darm (unu intesto) -> zwei Därme (du intestoj) -> das Gedärm (la intestaro)

Ĉu via lingvo ankaŭ havas (aŭ havis) kolektivon?
En la rusa estas finaĵo -stvo,sed ĝi ne ĉiam signifas la saman,kvankam ion similan,sed ankaŭ,denove,malsimilan,p.e. brat(frato)-bratstvo(frataro),semja(familio)-semejstvo(anaroj de unu familio),sed prezident-prezidentstvo-epoko aŭ eco de la prezidento,kaj la sufikso ne estas regulara kaj ne tre produktebla...en malnovega rusa lingvo tiu ĉi modo estis pli produktabla kaj multe da plurformoj de rusvortoj estis ar-formoj

N-true (Mostra il profilo) 15 dicembre 2011 23:56:31

Vi jam tre bone priskribas la germanan. Fakte, ekzistas ankoraŭ kelkaj aliaj kolektivaj sufiksoj en pruntvortoj, ekz. en "Mobiliar" (meblaro).

Mi do respondos por 3 aliaj lingvoj:
En la ĉina mi ne konas similan formon, aŭ almenaŭ mi ne povas pensi pri iu speciala silabo kiu funkcias tielmaniere. Ankaŭ la klingona (artefarita) lingvo ne havas iun similan. En la malgranda kaŭkaza lingvo ceza ne ekzistas tia sufikso, sed kolektivajn aferojn oni ofte priskribas nomante fiksan kunmetitan formon el du tipikaj ekzemplaĵoj el tiu vortokampo. Mi ne havas veran ekzemplon nun, sed imagu ekz. ke oni diras "manĝilaron" kiel tranĉilo-forko en la ceza. Sed ĝi ne plu estas produktiva, mi kredas.

TatuLe (Mostra il profilo) 16 dicembre 2011 02:00:27

La finna lingvo havas la sufikson -sto:
laiva (ŝipo) - laivasto (ŝiparo)
putki (tubo) - putkisto (tubaro)
saari (insulo) - saaristo (insularo)

Sed en iuj vortoj tiu sufikso egalas al la esperanta -ejo:
kirja (libro) - kirjasto (librejo = biblioteko)
yliopisto, yli|opi|sto ("superlernejo" = universitato)

Hyperboreus (Mostra il profilo) 16 dicembre 2011 14:33:55

Forigite

N-true (Mostra il profilo) 16 dicembre 2011 14:39:49

Hyperboreus:Interese ke la rusa finaĵo -ство kaj la finna finaĵo -sto estas tre similaj.

troyshadow kaj TatuLe, vi kredas ke ĉi tiuj du finaĵoj devenas de unu sola radiko?
La fina ja elprenis multe da vortoj el hindeŭropaj vortoj, ofte oni ne plu vidas ĝin. Do, mi povas imagi ke "-sto" devenas de iu apuda hindeŭropa lingo, ekz. la rusa. Aŭ la sveda, se en la sveda eble ekzistas simila sufikso.

Certe ankaŭ povas esti hazardo.

Hyperboreus (Mostra il profilo) 16 dicembre 2011 15:35:47

Forigite

troyshadow (Mostra il profilo) 16 dicembre 2011 16:23:13

Hyperboreus:Interese ke la rusa finaĵo -ство kaj la finna finaĵo -sto estas tre similaj.

troyshadow kaj TatuLe, vi kredas ke ĉi tiuj du finaĵoj devenas de unu sola radiko?

TatuLe (Mostra il profilo) 17 dicembre 2011 07:11:42

N-true:
Hyperboreus:Interese ke la rusa finaĵo -ство kaj la finna finaĵo -sto estas tre similaj.

troyshadow kaj TatuLe, vi kredas ke ĉi tiuj du finaĵoj devenas de unu sola radiko?
La fina ja elprenis multe da vortoj el hindeŭropaj vortoj, ofte oni ne plu vidas ĝin. Do, mi povas imagi ke "-sto" devenas de iu apuda hindeŭropa lingo, ekz. la rusa. Aŭ la sveda, se en la sveda eble ekzistas simila sufikso.

Certe ankaŭ povas esti hazardo.
La finna -sto do verŝajne havas rusan devenon, ĉar mi dubas ke tiuj du najbaraj lingvoj nur hazarde havus tiom similaspektan kaj samsignifan sufikson. En la sveda ne ekzistas tia sufikso, do ĝi ne estas prunto de tie.

Mi antaŭe simple supozis ke -sto estas prafinna. Mi ne parolas la rusan, kaj la finna havas multe da rusa influo kiu tial estas nevidebla por mi. Ankaŭ rusa influo en Esperanto estas nevidebla por mi...

- Cetera informo: tiu finna sufikso ankaŭ povas havi la formon -stö, pro vokalharmonio:
mies (viro) - miehistö (viraro, plej ofte en la senco de ŝipanaro)
lehti (gazeto) - lehdistö (gazetaro, gazeta ĵurnalistaro)

troyshadow (Mostra il profilo) 17 dicembre 2011 10:56:32

El la rusa en la finan venis vortojn tuoli-stul,lääkari-lekar',lusikka-loĵka,plu mi ne memoras...

Torna all’inizio