본문으로

Ĉu via lingvo havas -ar-?

글쓴이: Hyperboreus, 2011년 12월 15일

글: 10

언어: Esperanto

Hyperboreus (프로필 보기) 2011년 12월 15일 오후 5:10:55

Forigite

troyshadow (프로필 보기) 2011년 12월 15일 오후 6:51:48

Hyperboreus:Mi tre ŝatas ke la Esperanto havas singularon, pluralon kaj kolektivon.

Singularo: unu haro
Pluralo: du haroj
Kolektivo: la hararo

Ekzemple la germana ankaŭ havas kolektivon, sed ne plu estas produktiva. Ĝi formitas per la prefikso "ge-".

ein Holz (unu ligno) -> zwei Hölzer (du lignoj) -> das Gehölz (la lignaro = la arbaro).

ein Ast (unu branĉo) -> zwei Äste (du branĉoj) -> das Geäst (la branĉaro).

ein Darm (unu intesto) -> zwei Därme (du intestoj) -> das Gedärm (la intestaro)

Ĉu via lingvo ankaŭ havas (aŭ havis) kolektivon?
En la rusa estas finaĵo -stvo,sed ĝi ne ĉiam signifas la saman,kvankam ion similan,sed ankaŭ,denove,malsimilan,p.e. brat(frato)-bratstvo(frataro),semja(familio)-semejstvo(anaroj de unu familio),sed prezident-prezidentstvo-epoko aŭ eco de la prezidento,kaj la sufikso ne estas regulara kaj ne tre produktebla...en malnovega rusa lingvo tiu ĉi modo estis pli produktabla kaj multe da plurformoj de rusvortoj estis ar-formoj

TatuLe (프로필 보기) 2011년 12월 16일 오전 2:00:27

La finna lingvo havas la sufikson -sto:
laiva (ŝipo) - laivasto (ŝiparo)
putki (tubo) - putkisto (tubaro)
saari (insulo) - saaristo (insularo)

Sed en iuj vortoj tiu sufikso egalas al la esperanta -ejo:
kirja (libro) - kirjasto (librejo = biblioteko)
yliopisto, yli|opi|sto ("superlernejo" = universitato)

Hyperboreus (프로필 보기) 2011년 12월 16일 오후 2:33:55

Forigite

Hyperboreus (프로필 보기) 2011년 12월 16일 오후 3:35:47

Forigite

troyshadow (프로필 보기) 2011년 12월 16일 오후 4:23:13

Hyperboreus:Interese ke la rusa finaĵo -ство kaj la finna finaĵo -sto estas tre similaj.

troyshadow kaj TatuLe, vi kredas ke ĉi tiuj du finaĵoj devenas de unu sola radiko?

TatuLe (프로필 보기) 2011년 12월 17일 오전 7:11:42

N-true:
Hyperboreus:Interese ke la rusa finaĵo -ство kaj la finna finaĵo -sto estas tre similaj.

troyshadow kaj TatuLe, vi kredas ke ĉi tiuj du finaĵoj devenas de unu sola radiko?
La fina ja elprenis multe da vortoj el hindeŭropaj vortoj, ofte oni ne plu vidas ĝin. Do, mi povas imagi ke "-sto" devenas de iu apuda hindeŭropa lingo, ekz. la rusa. Aŭ la sveda, se en la sveda eble ekzistas simila sufikso.

Certe ankaŭ povas esti hazardo.
La finna -sto do verŝajne havas rusan devenon, ĉar mi dubas ke tiuj du najbaraj lingvoj nur hazarde havus tiom similaspektan kaj samsignifan sufikson. En la sveda ne ekzistas tia sufikso, do ĝi ne estas prunto de tie.

Mi antaŭe simple supozis ke -sto estas prafinna. Mi ne parolas la rusan, kaj la finna havas multe da rusa influo kiu tial estas nevidebla por mi. Ankaŭ rusa influo en Esperanto estas nevidebla por mi...

- Cetera informo: tiu finna sufikso ankaŭ povas havi la formon -stö, pro vokalharmonio:
mies (viro) - miehistö (viraro, plej ofte en la senco de ŝipanaro)
lehti (gazeto) - lehdistö (gazetaro, gazeta ĵurnalistaro)

troyshadow (프로필 보기) 2011년 12월 17일 오전 10:56:32

El la rusa en la finan venis vortojn tuoli-stul,lääkari-lekar',lusikka-loĵka,plu mi ne memoras...

TatuLe (프로필 보기) 2011년 12월 17일 오후 7:55:45

troyshadow:El la rusa en la finan venis vortojn tuoli-stul,lääkari-lekar',lusikka-loĵka,plu mi ne memoras...
Ho, mi ne konsciis ke la rusa havas tiujn vortojn, mi nur vidis la rilaton al la sveda: "tuoli" kun la sveda vorto stol, kaj "lääkäri" kun sveda läkare.

troyshadow (프로필 보기) 2011년 12월 18일 오전 6:53:19

TatuLe:
troyshadow:El la rusa en la finan venis vortojn tuoli-stul,lääkari-lekar',lusikka-loĵka,plu mi ne memoras...
Ho, mi ne konsciis ke la rusa havas tiujn vortojn, mi nur vidis la rilaton al la sveda: "tuoli" kun la sveda vorto stol, kaj "lääkäri" kun sveda läkare.
Eblas,ke iom da la vortoj estis prenita kiam germananoj loĝis apud slavanoj,sed kies estis la vortoj dekomence,mi ne konas

다시 위로