Till sidans innehåll

Ĉu vi enuas je ..

av sudanglo, 16 december 2011

Meddelanden: 39

Språk: Esperanto

mihxil (Visa profilen) 17 december 2011 17:57:04

Argantonio:
miĥil:
Argantonio:ĉu vi umas glate?
Kaj kiel tio ĉi estas malpli ambigua?
Almenaŭ tiu frazo obeas ĝustan regulon de la gramatiko, ĉu ne?
Kaj kiel la jenaj frazoj estas 'gramatike ĝustaj'?:

'saluton.'
'bonvenon.'
'ĝis la revido.'
'ĝis.'
ktp.

Elizioj de preskaŭ la tuta frazo en tiaj ĉi situacioj evidente estas tre normalaj.

Argantonio:
La pedanteco de tio ĝenus min.
Se oni reklamas kaj volonte deziras korekti iujn, tiam oni pedantas, ĉu?; parafrazante la diraĵon, "oni volas vidi en la aliuloj, kiun oni estas..."
Mi tute ne emas lingve korekti aliajn, des malpli pri aferoj kiuj ne estas evidente malĝustaj.

Argantonio (Visa profilen) 17 december 2011 18:03:57

darkweasel:
Argantonio:Kara Erinja, prizorgante kun via profilo nure mankis al vi la inecon de via profesia kariero: Mi estas meĥanika inĝenierino...

Ĝis... rideto.gif
Kaj kio estas inĝeniero? Nur demandu la ĉi-paĝaran vortaron:
homo (diplomito) kiu laŭ sciencaj metodoj faras aŭ estras teĥnikajn laborojn

Ĉu homo ne estas sekse neŭtra vorto?

Ĉiuokaze mi ŝparas al mi la penon korekti la sufiĉe multajn erarojn en viaj lastaj du mesaĝoj en tiu ĉi fadeno, kvankam estus tente ...
Kara, se mi en io eraras, bv korektu min...

Aliflanke, se vi estas profesiisto en ia kariero, se vi rimarkas pri la kunteksto oni povas distingi ĉiun homon kiam sinprezentas lian aŭ ŝian profesian karieron laŭgenre, ne grava lia aŭ ŝia universitata diplomo... se mia kuzino studis medicinon, logike ke ŝi diplomiĝas kiel kuracistino, aŭ ne,ĉu?...

Argantonio (Visa profilen) 17 december 2011 19:21:07

[/quote]
'saluton.' 'bonvenon.' 'ĝis la revido.' 'ĝis.' ktp.
Ĉu vi vere certas pri tiuj vortoj estas elizoj? mmmmmm, mi pensas ke vi ege estas konfuzita kun neologismaj vortoj; bv kara komparu kun la enhavo de la jena ligilo http://eo.wikipedia.org/wiki/Elizio.

Do, tie mencias alian aferon...

Se vi diras al mi pri la kriplita enirsalutvorto de "Sal", tiam vi pravas...

Ĝis! okulumo.gif

mihxil (Visa profilen) 17 december 2011 22:19:56

Argantonio:
'saluton.' 'bonvenon.' 'ĝis la revido.' 'ĝis.' ktp.
Ĉu vi vere certas pri tiuj vortoj estas elizoj? mmmmmm, mi pensas ke vi ege estas konfuzita kun neologismaj vortoj; bv kara komparu kun la enhavo de la jena ligilo http://eo.wikipedia.org/wiki/Elizio.
Pardonu, ŝajne la ĝusta pedanteca gramatika termino por tia forlaso estas elipso. Mi fuŝe uzis 'elizio'.

hebda999 (Visa profilen) 17 december 2011 22:49:13

Argantonio:Kara Erinja, prizorgante kun via profilo nure mankis al vi la inecon de via profesia kariero: Mi estas meĥanika inĝenierino...

Ĝis... rideto.gif
Ŝi estas inĝeniero, neniu uzas la vorton "inĝenierino", same kiel profesorino, doktorino, soldatino, sciencistino, homino, infanino.

Argantonio (Visa profilen) 17 december 2011 23:13:33

miĥil:Pardonu, ŝajne la ĝusta pedanteca gramatika termino por tia forlaso estas elipso. Mi fuŝe uzis 'elizio'.
Ne grava kara... rideto.gif

Altebrilas (Visa profilen) 17 december 2011 23:15:30

Neniu temo ĝenas min, tiel longtempe ke mi ne estos pli malpli devigata legi ĝin.

Alikaze, ne temas pri debato, sed pri proselitisma propagando.

Argantonio (Visa profilen) 17 december 2011 23:17:53

hebda999: Ŝi estas inĝeniero, neniu uzas la vorton "inĝenierino", same kiel profesorino, doktorino, soldatino, sciencistino, homino, infanino.
Kara, mi invitas vin por enmeti la vorton "inĝenierino" en guglo-serĉilo, vi rimarkos ke mi ne frenezemas, vi konstatos tre interesajn detalojn...

Ĝis!

hebda999 (Visa profilen) 17 december 2011 23:20:10

Argantonio:
hebda999: Ŝi estas inĝeniero, neniu uzas la vorton "inĝenierino", same kiel profesorino, doktorino, soldatino, sciencistino, homino, infanino.
Kara, mi invitas vin por enmeti la vorton "inĝenierino" en guglo-serĉilo, vi rimarkos ke mi ne frenezemas, vi konstatos tre ineteresajn detalojn...

Ĝis!
Tio ĉi pruvas nenion - la vortoj estas uzataj de komencantoj aŭ nur tiam, kiam la sekso ludas signifan rolon. Ni scias ke Erinja estas virino, do ŝi ne devas nin plue informi pri tio skribante ke ŝi estas inĝenierino.

Argantonio (Visa profilen) 17 december 2011 23:58:02

hebda999:
Argantonio:
hebda999: Ŝi estas inĝeniero, neniu uzas la vorton "inĝenierino", same kiel profesorino, doktorino, soldatino, sciencistino, homino, infanino.
Kara, mi invitas vin por enmeti la vorton "inĝenierino" en guglo-serĉilo, vi rimarkos ke mi ne frenezemas, vi konstatos tre ineteresajn detalojn...

Ĝis!
Tio ĉi pruvas nenion - la vortoj estas uzataj de komencantoj aŭ nur tiam, kiam la sekso ludas signifan rolon. Ni scias ke Erinja estas virino, do ŝi ne devas nin plue informi pri tio skribante ke ŝi estas inĝenierino.
Vi antaŭe diris ke "neniu uzas la vorton", kaj poste kiam mi demonstras vin pri la uzado de tiu vorto, tiam vi arogante diras ke tiu estas skribita de "komencantoj", ĉu vi ne ofendas kiujn sindonema skribas artikolojn en vikipedio?, ĉu vi ne pensas ke vi ofendas ilin pro via malĝentileco?

Tillbaka till toppen