Sadržaj

Ĉu vi enuas je ..

od sudanglo, 16. prosinca 2011.

Poruke: 39

Jezik: Esperanto

mihxil (Prikaz profila) 18. prosinca 2011. 07:29:03

hebda999: Ŝi estas inĝeniero, neniu uzas la vorton "inĝenierino", same kiel profesorino, doktorino, soldatino, sciencistino, homino, infanino.
Ja estas uloj kiuj uzas tiujn vortojn. Sed mi supozis ke Argantionio nur ŝerce korektis, ĉar estas alia fadeno pri tiu temo. Tiuokaze ne necesus kritiki lian efektive evidente malĝustan korektoprovon.

darkweasel (Prikaz profila) 18. prosinca 2011. 09:24:58

Mi invitas ĉiujn partoprenantojn de la diskuto legi pri la seksa signifo de vortoj kaj radikoj en Esperanto kaj plikleriĝi.

hebda999 (Prikaz profila) 18. prosinca 2011. 11:03:59

Argantonio:
hebda999:
Argantonio:
hebda999: Ŝi estas inĝeniero, neniu uzas la vorton "inĝenierino", same kiel profesorino, doktorino, soldatino, sciencistino, homino, infanino.
Kara, mi invitas vin por enmeti la vorton "inĝenierino" en guglo-serĉilo, vi rimarkos ke mi ne frenezemas, vi konstatos tre ineteresajn detalojn...

Ĝis!
Tio ĉi pruvas nenion - la vortoj estas uzataj de komencantoj aŭ nur tiam, kiam la sekso ludas signifan rolon. Ni scias ke Erinja estas virino, do ŝi ne devas nin plue informi pri tio skribante ke ŝi estas inĝenierino.
Vi antaŭe diris ke "neniu uzas la vorton", kaj poste kiam mi demonstras vin pri la uzado de tiu vorto.
Vi estas arogantulo kaj seksisto (pri viaj esperantaj kapabloj mi diros nenion). Fino.

Miland (Prikaz profila) 18. prosinca 2011. 13:26:11

sudanglo:Ĉu vi enuas je la diskutoj en la Forumoj pri 'plibonigoj' aŭ 'reformoj' de Esperanto fare de komencantoj?
Jes, sed pro tio, ke Esperanto estas artefarita, estas kompreneble ke komencantoj havu entuziasmon pri la propraj ideoj. Oni estus pacienca kun ili, kaj instigu ilin legi pri la malfacilaĵoj, kiujn spertis Zamenhof.

sudanglo:..la stranguloj kiuj volas diskutigi pri iu ŝatata planlingva projekto en Forumoj dediĉitaj al tiuj kiuj volas lerni Esperanton?
Certe forumo pri Esperanto ne estas la ĝusta loko por antaŭenigi aliajn lingvojn. Oni ne aliĝu grupon de lernantoj de la franca kaj proklamu 'Ho uloj, lerni la germanan estus pli bona ideo!' rido.gif

Argantonio (Prikaz profila) 18. prosinca 2011. 16:01:28

miĥil:
hebda999: Ŝi estas inĝeniero, neniu uzas la vorton "inĝenierino", same kiel profesorino, doktorino, soldatino, sciencistino, homino, infanino.
Ja estas uloj kiuj uzas tiujn vortojn. Sed mi supizis ke Argantionio nur ŝerce korektis, ĉar estas alia fadeno pri tiu temo. Tiuokaze ne necesus kritiki lian efektive evidente malĝustan korektoprovon.
Kara Miĥil, ŝajnas al mi ke vi bone konas min... Dankon kara rideto.gif

Argantonio (Prikaz profila) 18. prosinca 2011. 16:56:34

hebda999:Vi estas arogantulo kaj seksisto (pri viaj esperantaj kapabloj mi diros nenion). Fino.
Nu! mia esperanta kapablo, ĉu?, almenaŭ mi ne antaŭjuĝas vikipediistojn; do, via esperanta kapablo nure celas por insulti ilin aŭ kiu(j) montras klarigon al vi...

Via rezonado estas limigita; plue, Esperanto ne estas Angla (alude al seksismo).

Ĝis!

erinja (Prikaz profila) 19. prosinca 2011. 02:28:12

Eble vi celis diri ke Esperanto ne estas la angla, rilate al gramatikaj indikoj de sekso.

Ĉi tiu fadeno ne parolas pri seksismo (=diskriminacio surbaze de sekso), do mi supozas ke vi ne vere celis uzi tiun vorton ĉi tie, krom se vi subite ŝanĝas la temon.

lgg (Prikaz profila) 19. prosinca 2011. 23:02:56

Komencantoy estas kompreneble proponintay reformoyn. Nur malkomencantoy povas:
- Sidi en feko jisorele kun siay 50-200 mil parolantoy, estante deklarantay ke Esperanto estas la lingva disvolvijanta kay viva.
- Rakonti fabeloyn pri terura kay pleymalfacila Angla lingvo, kun liay 400+ milionoy parolantoy.
- Rakonti fabeloyn pri esperanta malsukcesoy estas qar internaciakonspiroy.
- Postuli xtatosubtenon de Esperanto qar liveri jin ia ayn konkurkapablon.
- Nomi la lingvon kun 50-200 mil parolantoy 'la lingva internacia' sed ne fari ion por farigi jin vere internacia.
- Akuzi tion ke almontri al malkonsekvencay de deklaracioy de esperantistay kay situacio reala, ke ili ne kompenas 'la ideon esperantan', kio ayn ji estas.

La deziro natura de ia pesono sana ke konatijis kun esperanto estas moderniji la lingvo antawmalmoderna. Porkarilato de plimulto de esparantistoy por potencialhavparolantoy zorgos longtempe ke Esperanto estos en feko kiel estas nun.

vincas (Prikaz profila) 20. prosinca 2011. 11:07:25

sudanglo:Ĉu vi enuas je la diskutoj en la Forumoj pri 'plibonigoj' aŭ 'reformoj' de Esperanto fare de komencantoj?
Jes sendube, min enuas je la tiaj diskutoj. Esperanto tute ne bezonas iamaj reformoj. Kaj parolado pri reformado de Esperanto estas stulteco.

sudanglo:
Kaj ankaŭ, ĉu tedas vin la stranguloj kiuj volas diskutigi pri iu ŝatata planlingva projekto en Forumoj dediĉitaj al tiuj kiuj volas lerni Esperanton?
Mi toleras tiaj homoj kaj ne nomus ilin stranguloj.

Natrag na vrh