Kwa maudhui

Esperantaj kalandaroj por diversaj landoj

ya fizikisto, 16 Desemba 2011

Ujumbe: 36

Lugha: Esperanto

fizikisto (Wasifu wa mtumiaji) 24 Desemba 2011 11:42:46 asubuhi

Altebrilas:Kaj esperantia kalendaro???
Krom Zamenhof Tago, kiujn festotagojn Esperantuja kalendaro devas enhavi? Eble Novjaran Tagon.

fizikisto (Wasifu wa mtumiaji) 24 Desemba 2011 1:54:53 alasiri

fizikisto:
jkph00:Jen la usonaj naciaj festotagoj kai procesoj por datiĝi ilin. Dankon!
Dankon! Mi ĵus pretigis la usonan kalendaron:

Usono

Bonvolu kontroli la tagojn. Kelkajn tagonomojn mi devis mallongigi.
Ĉu mi indiku "Christmas Eve" kaj "New Years Eve" kiel duonajn festotagojn (kun helgriza fono)? Kiujn Esperantajn nomojn mi uzu por tiuj tagoj?
Mi faris novan Usonan kalendaron kun "Antaŭkristnaska Tago" kaj "Antaŭnovjara Tago" kiel "duonaj festotagoj". Krome, mi aldonis Zamenhof Tagon (la tago nur estas menciita, sed la fono estus blanka en okazo de nesemajnfina tago), kiun mi forgesis antaŭe.

fizikisto (Wasifu wa mtumiaji) 30 Desemba 2011 5:17:35 alasiri

Ferdinand Cesarano:Notoj pri la usona kalendaro:

* Mankas la naskiĝotago de Lincoln, kiu laŭdate estas je la 12a de februaro, sed kiu estos agnoskata dum 2012 je la 13a pro tio ke la 12a estos je dimanĉo. (Tiu festotago ne plu estas vaste agnoskata. Sed ĝi estas nek tute forgesita: fakte, je ĉiu jaro dum kiu mi estis studento kaj dum kiu mi estas laboranto, mi estis/estas je tiu tago libera.)

* Mankas la tago de Sankt-Valentino, je la 14 de februaro. (Oni kutime ne estas je tiu tago libera; sed ĝin ja agnoskas kiel grandan festotagon la paroj koramikaj kaj geedziĝintaj.)

* La nuntaga oficiala nomo de la naskiĝotago de Washington estas "La Tago de la Prezidentoj". (Sed daŭre nomas ĝin "la naskiĝotago de Washington" multaj, inklusive de mi.)

* Mankas la tago de Sankt-Patriko, je la 17a de marto. (Oni kutime ne estas je tiu tago libera. Tiu tago tamen ja estas granda festo, ĉefe (sed ne sole) por tiuj de la irlanda-devena etno.)
Dankon, mi korektos la kalendaron, sed nur post kelkaj tagoj.

fizikisto (Wasifu wa mtumiaji) 6 Januari 2012 6:17:29 alasiri

fizikisto:
Ferdinand Cesarano:Notoj pri la usona kalendaro:

...
Dankon, mi korektos la kalendaron, sed nur post kelkaj tagoj.
La kerektita versio nun estas elŝutebla.

fizikisto (Wasifu wa mtumiaji) 2 Desemba 2012 4:27:33 alasiri

Saluton,

Jen kalendaroj por kelkaj landoj por 2013:

Aŭstrujo
Belgujo
Germanujo
Esperantujo
Francujo
Nederlando
Pollando
Turkujo
Usono

Bonvolu sciigi min pri eblaj eraroj!

iqlight (Wasifu wa mtumiaji) 10 Desemba 2012 4:54:44 alasiri

jen naciaj kaj ŝtataj tagoj, ferioj, festoj en Hungario

1-a de januaro: novjaro (ferio)
1-a de februaro: tago de la respubliko
8-a de marto: internacia tago de virinoj
15-a de marto: festo de la revolucio de la 1848-a jaro (ferio)
pasko (ferio)
1-a de majo: festo de la laboro (ferio)
la unua dimanĉo de majo: tago de la patrinoj
la lasta dimanĉo de majo: tago de la infanoj
pentekosto (ferio)
4-a de junio: tago de la nacia solidareco
20-a de aŭgusto: festo de Sankta Stefano (ŝtatfondinto kaj unua hungara reĝo) (ferio)
6-a de oktobro: memortago de la 13 hungaraj martiroj de la hungara liberecbatalo
23-a de oktobro: memoro pri la popola ribelo en 1956 (ferio)
1-a de novembro: ĉiuj sanktuloj (ferio)
24-a de decembro: sankta vespero
25-a kaj 26-a de decembro: Kristnasko (ferio)
31-a de decembro: Silvestro

fizikisto (Wasifu wa mtumiaji) 19 Desemba 2012 6:55:30 alasiri

Nun ankaŭ kalendaro por Hungarujo:

Hungarujo

jkph00 (Wasifu wa mtumiaji) 20 Desemba 2012 9:32:39 alasiri

fizikisto:Saluton,

Jen kalendaroj por kelkaj landoj por 2013:

Usono
Dankon!

fizikisto (Wasifu wa mtumiaji) 30 Novemba 2013 6:19:59 alasiri

Saluton amikoj,

denove mi faris Esperantajn kalendarojn por la venonta jaro:

Aŭstrujo
Belgujo
Germanujo
Esperantujo
Francujo
Hungarujo
Nederlando
Pollando
Turkujo
Usono

Kaj ankaŭ ĉi-jare, bonvolu sciigi min pri eblaj eraroj!

fizikisto (Wasifu wa mtumiaji) 31 Desemba 2014 2:02:58 alasiri

Saluton al ĉiuj,

sur la paĝo
Kalendaroj ktp. vi nun trovas la kalendarojn por 2015 por diversaj landoj. Mi deziras bonan transiron al 2015!

Fizikisto

Kurudi juu