Mergi la conținut

Ĉu fuŝa skripto?

de fizikisto, 16 decembrie 2011

Contribuții/Mesaje: 8

Limbă: Esperanto

fizikisto (Arată profil) 16 decembrie 2011, 20:40:44

Kiam mi malfermas paĝon ĉe Lernu, ofte la retumilo dum longa tempo ŝajne faras nenion kaj poste mi ricevas atentigon pri skripto kiu respondecas prokraston de la retumilo. Ĉu iu alia ankaŭ havas tiun problemon?

Mi uzas Windows 7 kaj Internet Explorer 8.

Sahaquiel (Arată profil) 17 decembrie 2011, 01:40:43

Ne, mi ne havas tiun problemon.

Mi uzas Ubuntu-on kaj Chromium-on.

fizikisto (Arată profil) 18 decembrie 2011, 11:10:44

Ĉar estas tre ĝena, mi nun uzas Firefox. Uzante Firefox, mi ne plu havas tiun problemon.

Lom (Arată profil) 20 decembrie 2011, 13:43:43

fizikisto:Mi uzas Windows 7 kaj Internet Explorer 8.
...
Ĉar estas tre ĝena, mi nun uzas Firefox. Uzante Firefox, mi ne plu havas tiun problemon.
Bonvenon al la korekta funkcianta interreto. xD
(Kvankam verdire eĉ kun Firefox povas okazi ke vi renkontas problemojn kun retpaĝoj. Sed almenaŭ ĝi estas libera programaro kaj iĝis Microsoft plibonigi sian retumilon.)

P.S.: Divenu la retumilon! ridulo.gif

Jev (Arată profil) 23 decembrie 2011, 12:59:40

fizikisto:Kiam mi malfermas paĝon ĉe Lernu, ofte la retumilo dum longa tempo ŝajne faras nenion kaj poste mi ricevas atentigon pri skripto kiu respondecas prokraston de la retumilo. Ĉu iu alia ankaŭ havas tiun problemon?
Mi uzas Windows 7 kaj Internet Explorer 8.
Strange.. mi ne aŭdis pri tiu ĉi problemo de aliaj uzantoj. Mi provos testi la paĝaron en tiu retumilo.

Evildela (Arată profil) 30 decembrie 2011, 08:01:08

Ankaŭ mi havas tiun ĉi problemon tamen nur kun Explorer.

Jev (Arată profil) 31 decembrie 2011, 12:52:28

Evildela:Ankaŭ mi havas tiun ĉi problemon tamen nur kun Explorer.
Dankon pro la atentigo, mi nun laŭvice testas en ĉiuj versioj de Esplorilo, eble fine eltrovos la problemon.

qwertz (Arată profil) 31 decembrie 2011, 14:16:12

fizikisto:Kiam mi malfermas paĝon ĉe Lernu, ofte la retumilo dum longa tempo ŝajne faras nenion kaj poste mi ricevas atentigon pri skripto kiu respondecas prokraston de la retumilo. Ĉu iu alia ankaŭ havas tiun problemon?
Mi memorigis, ke mi havis simila problemon kun mia tre malnova komputilon (400 Mhz ĉefprocesoro/CPU) kaj Ubuntu 08.04 LTS Dapper kaj Gnome. Tie estis problemon kun ne taŭga ĉefprocesoro/CPU.

Ofte Adobe Flash interne retpaĝon altlaboriĝas ĉefprocesoron/CPU-n. Verŝajne estus aferon, ke kunlaboro de aparatara plirapidigo/hardware acceleration de grafikilo/graphics board kaj Adobe Flash ne bone kunfunkcias. Ĉe intereta forumojn mi legis, ke tio ankaŭ aferiĝus modernajn komputilojn.

Ekzemple oni vidus al retpaĝo, kiu ne enhavas Adobe Flash enhavo. Tamen alian malfermajn retpaĝojn altlaboriĝus ĉefprocesoro/CPU kaj ne povas laborigi ekzemple alian JavaScript-programojn. Tiam oni ricevus mesaĝo, ke iu skripto (en iu alian retpaĝo) jam laboras kaj ne povas finiĝi.

Do, kio oni farus? Unue, oni uzus iu de Adobe Flash blokilo/add-on. Ĉe Fajarfokso oni uzus Flashblock. Ĉe Internet Explorer, mi ne scias. Mi ne uzas lama IE-n.

Înapoi mai sus