پستها: 5
زبان: Esperanto
starjelly (نمایش مشخصات) 17 دسامبر 2011، 19:38:49
Ĉu "mi estas kantonta" la sama estas "mi estos kantanta"? Aŭ malsama?
Bonvolus respondi en simpla Esperanto; mi estas komencanto.
GilHut (نمایش مشخصات) 17 دسامبر 2011، 21:06:46
starjelly:Ĉu "mi estas kantinta" la sama estas "mi estis kantinta"? Aŭ malsama?Jen tre interesa klarigo "in english":
Ĉu "mi estas kantonta" la sama estas "mi estos kantanta"? Aŭ malsama?
Bonvolus respondi en simpla Esperanto; mi estas komencanto.
http://adventuresinesperanto.wordpress.com/2011/08...
http://adventuresinesperanto.wordpress.com/2011/08...
http://adventuresinesperanto.wordpress.com/2011/09...
http://adventuresinesperanto.wordpress.com/2011/09...
http://adventuresinesperanto.wordpress.com/2011/09...
GilHut
tommjames (نمایش مشخصات) 17 دسامبر 2011، 21:31:57
starjelly:Ĉu "mi estas kantinta" la sama estas "mi estis kantinta"? Aŭ malsama?Ĉiuj estas malsamaj. Vi povas vidi la diferencojn per la respektivaj tradukoj:
Ĉu "mi estas kantonta" la sama estas "mi estos kantanta"? Aŭ malsama?
Bonvolus respondi en simpla Esperanto; mi estas komencanto.
Mi estas kantinta = I have sung
Mi estis kantinta = I had sung
Mi estas kantonta = I am going to sing
Mi estos kantanta = I will be singing
Eble helpos vin vidi la plenan liston de eblaĵoj:
Mi estis kantinta = I had sung
Mi estas kantinta = I have sung
Mi estos kantinta = I will have sung
Mi estus kantinta = I would have sung
Mi estis kantanta = I was singing
Mi estas kantanta = I am singing
Mi estos kantanta = I will be singing
Mi estus kantanta = I would be singing
Mi estis kantonta = I was going to sing
Mi estas kantonta = I am going to sing
Mi estos kantonta = I will be about to sing
Mi estus kantonta = I would be about to sing
starjelly (نمایش مشخصات) 18 دسامبر 2011، 4:25:18
sudanglo (نمایش مشخصات) 18 دسامبر 2011، 11:33:28
En tiaj filmoj iu rolulo (character) kuras de sur altaĵo (ekzemple, klifo).
La konvencio estas ke tiu ne falas tuj, sed svebas (hovers) en la aero antaŭ ol fali.
En tiu momento li estas falonta (li tuj falos).
Tiam, ek-estas la falo kaj li estas falanta (li falas).
Kiam li alteriĝas (reaches the ground) li estas falinta (li falis).