Ĉu organiza, esperantlingva agado (mal-)helpas disvastigi Eo-n?
от qwertz, 17 декабря 2011 г.
Сообщений: 4
Язык: Esperanto
qwertz (Показать профиль) 17 декабря 2011 г., 20:37:52
mi opinas: Agado kiel memcentriga, esperantlingva premgrupo, tio tute ne imponas aŭ atrakcias iun gejunulon.
#chutempodeesperantoorganizojnfinighis ?
Kio de kulturo atrakcius gejunulojn?
Kiel vi opinas?
ĝis poste,
qwertz (Показать профиль) 17 декабря 2011 г., 21:44:30
Adelson Sobrinho:Jes, sed tion ne devige bezonas Esperanto organizo. La plej bona (skribata) ekzemplo estas lernu.net . Mi supozas, ke plej uzantoj de lernu.net malofte kontaktus iu de Esperanto organizo.
Samideano,
Laŭ mi, la plej efika disvastigo estas la praktiko. Tio estas, la neesperantistoj konstatos ke Esperanto funkcias nur se ili vidas esperantistojn ĝin parolantaj.
novatago (Показать профиль) 25 декабря 2011 г., 11:47:15
qwertz:Mi supozas, ke plej uzantoj de lernu.net malofte kontaktus iu de Esperanto organizo.Laŭ mi, vi kutime supozas tro multe.
Ĉar organiza giganta agado helpis la anglan esti plej ofta instruata lingvo en lernejoj kaj la plej ofte lernata; kaj estas rimarkigindaĵo ke tio ne ĉiam estis tiel malgraŭ ke tiu lingvo havis sufiĉe grandan nombron da parolantoj de antaŭ pluraj jarcentoj; Oni povas diri ke agado kaj movado povus kaj helpi kaj malhelpi. Tial la afero ne estas ĉu agi estas bona, la afero estas, kia estas tiu agado. Ekzemple: Kaŝiĝi por la paroli ĝin, estas agado, kiu malhelpas disvastigi la lingvon.
Ĝis, Novatago.
Altebrilas (Показать профиль) 25 декабря 2011 г., 21:34:25
Adelson Sobrinho:Tio ne sufiĉas. ankaŭ ili devas vidi esperantistojn fari aferojn agrablajn, interesajn aŭ allogajn per esperanto. Se estas nur kunvenoj de babilantaj maljunuloj kiuj nur nostalgias pri la pasinteco, tio ne interesas ilin.
Tio estas, la neesperantistoj konstatos ke Esperanto funkcias nur se ili vidas esperantistojn ĝin parolantaj.