去目錄頁

Ĉu malinterreta Esperanto komunumo mortigos?

从 qwertz, 2011年12月17日

讯息: 23

语言: Esperanto

maratonisto (显示个人资料) 2011年12月19日下午8:40:54

qwertz:Sole www.esperanto-muenchen.de aktivas pli malpli.
Dankon.
Sed 19:00 estas tro malfrue. Eble 2012.01.05. Ĉu 6a januaro estas festtago en Bavario? Al mi ŝajnas, ke jes. Kion oni devas kunporti (trinkaĵon, manĝaĵon, monon)?
Ĉu estas disponebla komputilo por montri mian karaokeon?

Desmut (显示个人资料) 2011年12月19日下午9:25:27

Rogir:Mi ne konas iun ajn esperantistan organizon, kiu mortigas. Kaj ĝis realiĝos miaj planoj pri starigi armitan fakan sekcion de TEJO, tio verŝajne ankaŭ ne okazos.
Hahaha ankaŭ kune kun via Pirata Partio okulumo.gif

Mi povus partopreni kun vi!

qwertz (显示个人资料) 2011年12月19日下午9:30:09

maratonisto:
qwertz:Sole www.esperanto-muenchen.de aktivas pli malpli.
Dankon.
Sed 19:00 estas tro malfrue. Eble 2012.01.05. Ĉu 6a januaro estas festtago en Bavario? Al mi ŝajnas, ke jes. Kion oni devas kunporti (trinkaĵon, manĝaĵon, monon)?
Ĉu estas disponebla komputilo por montri mian karaokeon*?
Jes, la 6a januaro estas festtago en Bavario.

Do, vi ankaŭ elektis bongustan logaĵon*. okulumo.gif

googlemabob (显示个人资料) 2011年12月20日上午1:21:58

Mi amas kiel la fadeno nomata "Ĉu malinterreta Esperanto komunumo mortigos" estas uzata por organizi malinterretan renkonton! Estas ironia, ĉu ne?

robbkvasnak (显示个人资料) 2011年12月20日上午3:41:45

Kiun "malinterreta Esperanto komunumo mortigos"? Mi kredas ke la komencanto de tiu ĉi fadeno volis skribi "Ĉu malinterreta Esperanto komunumo mortiĝis". Mi ne kredas ke iiuj ajn Esperantistoj vols mortigi iujn ajn!!!!!

robbkvasnak (显示个人资料) 2011年12月20日上午3:49:15

Krome, mi ŝatus aldoni ke dank al la interreto, mi konektiĝis kun malgranda rondo de esperantistoj en mia regiono. Ni festis Zamenhoftagon dimanĉe (hieraŭ) kun 7 homoj el 5 diversaj nacioj. Ne nur babiletis en Esperanto kaj manĝis belan Zamenhofkukon, drinkis ŝampanjon kaj bonetosis. Mi amas esti esperantisto kun miaj novaj amikoj!!!
Esperanto ne nur estas la ideo de internacia lingvo. Ĝi estas la ideo ke homoj el diversaj landoj povas amikiĝi. Mi kaj mia edzo brazila estas samseksemuloj. La aliaj membroj de nia grupo ne, sed ili akceptas nin tutkore. Mi finfine povis eliri el la samseksema geto kaj amikiĝi kun aliaj uloj.
Zamenhof estis granda geniulo! Li trovis vojon por transetna interkomprenemo. Li kreis genian lingvon.

qwertz (显示个人资料) 2011年12月20日上午5:12:39

robbkvasnak:Kiun "malinterreta Esperanto komunumo mortigos"? Mi kredas ke la komencanto de tiu ĉi fadeno volis skribi "Ĉu malinterreta Esperanto komunumo mortiĝis". Mi ne kredas ke iiuj ajn Esperantistoj vols mortigi iujn ajn!!!!!
Do, jes, mi korektis tion ĉe mia unua fadenomesaĝon. Sed mi ne povas ŝangi fadenotitolo.

mihxil (显示个人资料) 2011年12月20日上午7:57:48

qwertz:Do, jes, mi korektis tion ĉe mia unua fadenomesaĝon. Sed mi ne povas ŝangi fadenotitolo.
Eble, se vi jam estas korektema, ŝanĝu al simpla 'mortos'. La uzo de 'iĝ' ŝajnas al mi sufiĉe superflua, kaj fakte apenaŭ defendebla.

darkweasel (显示个人资料) 2011年12月20日上午8:41:09

miĥil:
qwertz:Do, jes, mi korektis tion ĉe mia unua fadenomesaĝon. Sed mi ne povas ŝangi fadenotitolo.
Eble, se vi jam estas korektema, ŝanĝu al simpla 'mortos'. La uzo de 'iĝ' ŝajnas al mi sufiĉe superflua, kaj fakte apenaŭ defendebla.
sed fundamenta rideto.gif

ratkaptisto (显示个人资料) 2011年12月20日上午10:36:18

qwertz:Hej,

ĉu Esperanto komunumo sole pluvivos ĉe Intereto? Ĉu malinterreta Esperanto komunumo mortigosmortiĝos? Ĉu tio eblan situacion sufiĉus vi?

ĝp,
Preskaŭ ĉiuj membroj de la sekva grupo havas komputilojn kun interreto:

http://www.esperanto.de/hameln/index.htm

Bonvolu rigardi la paĝon. Mi pensas, ke vi registros vitalan moviĝon inter la homoj.

La membroj renkontiĝas regule revenante por lerni, paroladi ktp. Tiu situacio estas ne nur en nia "Ratkaptista Bando" en Hameln, sed ankaŭ en multaj aliaj urboj en Germanio kaj aliaj landoj.

回到上端