לתוכן העניינים

Ĉu malinterreta Esperanto komunumo mortigos?

של qwertz, 17 בדצמבר 2011

הודעות: 23

שפה: Esperanto

qwertz (הצגת פרופיל) 17 בדצמבר 2011, 20:41:19

Hej,

ĉu Esperanto komunumo sole pluvivos ĉe Intereto? Ĉu malinterreta Esperanto komunumo mortigosmortos? Ĉu tio eblan situacion sufiĉus vi?

ĝp,

AlfRoland (הצגת פרופיל) 17 בדצמבר 2011, 20:47:21

qwertz:Hej,

ĉu Esperanto komunumo sole pluvivos ĉe Intereto? Ĉu malinterreta Esperanto komunumo mortigos? Ĉu tio eblan situacion sufiĉus vi?

ĝp,
Pardonu, sed kiu estos mortigata de "malinterreta Esperanto komunumo"?? demando.gif

qwertz (הצגת פרופיל) 17 בדצמבר 2011, 21:51:44

AlfRoland:
qwertz:Hej,

ĉu Esperanto komunumo sole pluvivos ĉe Intereto? Ĉu malinterreta Esperanto komunumo mortigos? Ĉu tio eblan situacion sufiĉus vi?

ĝp,
Pardonu, sed kiu estos mortigata de "malinterreta Esperanto komunumo"?? demando.gif
Kelkaj Esperanto organizoj mortigas meme. Ne estus glore kiel harakiro. Sed aktuala agado de Esperanto organizojn havas sama rezulto kiel harakiro.

robbkvasnak (הצגת פרופיל) 17 בדצמבר 2011, 22:30:11

Ĉe ni en suda Florida ĵus fondiĝis novas grupo de entuziasmaj Esperantistoj. Ni renkontiĝis unue pere de la interreto sed nun ni ĉiumonate rekontiĝas vidalvide. Ni estas 6 personoj el 4 landoj! Mi havas la impreson ke Esperanto kreskas.

Sahaquiel (הצגת פרופיל) 18 בדצמבר 2011, 14:52:58

En mia urbo la afero kreskas, ni estas preskaŭ dek personoj, unue dank' al interretaj kursoj, en kiu ni lernis.

qwertz (הצגת פרופיל) 18 בדצמבר 2011, 15:03:24

En mia urbo ekzistas ĉirkaŭ 30 esperantistoj. Sed plej de tiojn oni ne renkontiĝus surloke. Mankas "malpacienca" ĉeforganizanto kaj komunan "aĝneŭtrala" diskuta aŭ hobia temon. Mi proponis kelkajn ideojn por novvivigi sed tion ne funkciis. Nova reviviga eksperimento estos ideo de vivinterpretado. Sed tion bezonas minimume 2 aŭ 3 fluparolantajn personojn. Mi tre ŝatas tion "duon"-publikan Esperanto praktikado de vivinterpretado.

maratonisto (הצגת פרופיל) 18 בדצמבר 2011, 19:15:18

qwertz:En mia urbo ekzistas ĉirkaŭ 30 esperantistoj. Sed plej de tiojn oni ne renkontiĝus surloke. Mankas "malpacienca" ĉeforganizanto kaj komunan "aĝneŭtrala" diskuta aŭ hobia temon. Mi proponis kelkajn ideojn por novvivigi sed tion ne funkciis. Nova reviviga eksperimento estos ideo de vivinterpretado. Sed tion bezonas minimume 2 aŭ 3 fluparolantajn personojn. Mi tre ŝatas tion "duon"-publikan Esperanto praktikado de vivinterpretado.
Mi laboras ekde 1a decembro en Muniĥo. Mi pendolas el Rosenheim. Kiel mi povas renkontri Vian komunumon?

qwertz (הצגת פרופיל) 18 בדצמבר 2011, 20:27:37

maratonisto:
Mi laboras ekde 1a decembro en Muniĥo. Mi pendolas el Rosenheim. Kiel mi povas renkontri Vian komunumon?
Sole www.esperanto-muenchen.de aktivas pli malpli.

Altebrilas (הצגת פרופיל) 19 בדצמבר 2011, 00:47:26

Interreto ne estas ĉefe ilo por komuniki, sed por organizi komunikadon.

Oni pli kaj pli konstatas (plejofte malavantaĝe por ni), ke reta komunikado, per telefono, komputilo aŭ alia maŝino, ne valoras rektan homan komunikadon - kvankam estas nun progresoj pri homaspektaj robotoj.

Estas pli amikece kunmanĝi kukon, kuntrinki botelon da bona vino (aŭ biero aŭ kio-ajn plaĉas al vi) ol tajpi antaŭ ekrano, atendante la venontan paneon, reklamon, postulon, peton de pasvorto kaj aliajn aĉaĵojn kiuj pli similas al la mondo de Kafka ol al tiu de Jeronimo Boŝ en la fama pentraĵo "La ĝardeno de la delicoj".

Rogir (הצגת פרופיל) 19 בדצמבר 2011, 20:27:25

Mi ne konas iun ajn esperantistan organizon, kiu mortigas. Kaj ĝis realiĝos miaj planoj pri starigi armitan fakan sekcion de TEJO, tio verŝajne ankaŭ ne okazos.

לראש הדף