Přejít k obsahu

Ĉu vi parolas iun dialekton de via denaska lingvo kaj ĉu vi facile komprenas dialektoparolantoj?

od uživatele troyshadow ze dne 18. prosince 2011

Příspěvky: 61

Jazyk: Esperanto

troyshadow (Ukázat profil) 18. prosince 2011 8:12:00

Mi iom da fojoj legis,ke la ukrania kaj belorusa lingvoj estas nur dialektoj de la rusa,kvankam certe konar mi ke rusaparolantoj malofte komprenas ilin facile...Kaj kion vi povas rakonti pri dialektoj de via denaska lingvo?

miropiro (Ukázat profil) 18. prosince 2011 8:39:30

troyshadow:Mi iom da fojoj legis,ke la ukrania kaj belorusa lingvoj estas nur dialektoj de la rusa,kvankam certe konar mi ke rusaparolantoj malofte komprenas ilin facile...Kaj kion vi povas rakonti pri dialektoj de via denaska lingvo?
En Ĉeĥio estas ekzistas kelkaj formoj de dialektoj de la ĉeĥa lingvo. Mi povas diri, ke mi kun tiuj lokaj formoj de la ĉeĥa lingvo rare "renkontiĝas", ĉar mi ne ofte vojaĝas al tiuj ĉi regionoj. Sed mi pensas, ke mi komprenus. Ŝajne mi havus problemon kompreni la teŝinan lingvon (miksaĵo de ĉeĥa, germana kaj pola lingvoj), sed tiun problemon havus ankaŭ aliaj Ĉeĥoj, kiuj ne loĝas tie.

qwertz (Ukázat profil) 18. prosince 2011 8:41:45

Dialektoj markas surloka kunligeco kaj identeco. Pasinte me tre ofte ŝangis lokon. Por mi estas en ordo kiel, se surlokantoj povas elŝalti dialekto kaj parolas germane laŭ Duden-rekomendojn. Ofte tion bone funkcias. Tiam mi ne ĝenas pri malkompreneblajn dialektojn. Sed ankaŭ ekzistas regionoj, kie oni limigas kontraŭ fremduloj kunhelpe de surloka dialekto. Tie oni uzas surloka dialekton por izoli meme.

antoniomoya (Ukázat profil) 18. prosince 2011 8:42:47

troyshadow:Kaj kion vi povas rakonti pri dialektoj de via denaska lingvo?
Mi parolas specon da dialekto de la hispana. Mi loĝas sude de la lando kaj tie ĉi, pro la influo de araboj dum ok jarcentoj, ni ĉiuj parolas andaluze, kiu estas fakte nur parolmaniero, ĉar ni uzas skribe la hispanan (kvankam estas vere ke ni ankaŭ havas certajn vortojn malsimilajn al la hispana). Ni skribas hispane, sed prononcas ĝin alimaniere. (Io simila al tio kio faras francanojn kun sia propra lingvo).

Amike.

troyshadow (Ukázat profil) 18. prosince 2011 8:53:23

qwertz:Dialektoj markas surloka kunligeco kaj identeco. Pasinte me tre ofte ŝangis lokon. Por mi estas en ordo kiel, se surlokantoj povas elŝalti dialekto kaj parolas germane laŭ Duden-rekomendojn. Ofte tion bone funkcias. Tiam mi ne ĝenas pri malkompreneblajn dialektojn. Sed ankaŭ ekzistas regionoj, kie oni limigas kontraŭ fremduloj kunhelpe de surloka dialekto. Tie oni uzas surloka dialekto por izoli meme.
En Rusio loĝas multo da tataroj,ciganoj kaj aliaj nacietoj,kies lingvoj estas tute fremdaj al la rusa,kaj ili samsimile uzas siajn lingvojn por memizolati

troyshadow (Ukázat profil) 18. prosince 2011 9:08:03

miropiro:
troyshadow:Mi iom da fojoj legis,ke la ukrania kaj belorusa lingvoj estas nur dialektoj de la rusa,kvankam certe konar mi ke rusaparolantoj malofte komprenas ilin facile...Kaj kion vi povas rakonti pri dialektoj de via denaska lingvo?
En Ĉeĥio estas ekzistas kelkaj formoj de dialektoj de la ĉeĥa lingvo. Mi povas diri, ke mi kun tiuj lokaj formoj de la ĉeĥa lingvo rare "renkontiĝas", ĉar mi ne ofte vojaĝas al tiuj ĉi regionoj. Sed mi pensas, ke mi komprenus. Ŝajne mi havus problemon kompreni la teŝinan lingvon (miksaĵo de ĉeĥa, germana kaj pola lingvoj), sed tiun problemon havus ankaŭ aliaj Ĉeĥoj, kiuj ne loĝas tie.
Unufoje mi alveturis en Vologdaan regionon,tie ĉi oni parolas ruse,sed mi apenaŭ komprenis la o-umantan dialekton!

troyshadow (Ukázat profil) 18. prosince 2011 9:22:44

antoniomoya:
troyshadow:Kaj kion vi povas rakonti pri dialektoj de via denaska lingvo?
Mi parolas specon da dialekto de la hispana. Mi loĝas sude de la lando kaj tie ĉi, pro la influo de araboj dum ok jarcentoj, ni ĉiuj parolas andaluze, kiu estas fakte nur parolmaniero, ĉar ni uzas skribe la hispanan (kvankam estas vere ke ni ankaŭ havas certajn vortojn malsimilajn al la hispana). Ni skribas hispane, sed prononcas ĝin alimaniere. (Io simila al tio kio faras francanojn kun sia propra lingvo).

Amike.
Mi iomete scias la hispanan,ĉu vi povus rakonti pri la distingoj ie pli detale? AMIKE

qwertz (Ukázat profil) 18. prosince 2011 9:26:19

troyshadow:
Unufoje mi alveturis en Vologdaan regionon,tie ĉi oni parolas ruse,sed mi apenaŭ komprenis la o-umantan dialekton!
Mi ankaŭ tute ne komprenas dialekto de Malsupra Bavario. Sed Malsupra Bavario ankaŭ estas "ofiziale" parto de Germanio.

Mi kelkfolje legis, ke demokratia sistemo de Svislando tre bone servas kunvivado de dialektajn "grupojn".

darkweasel (Ukázat profil) 18. prosince 2011 9:37:50

Mi mem parolas ian mikson inter la viena dialekto kaj la norma germana lingvo.

La kialo estas, ke la viena dialekto havas malbonan reputacion - ĝi estas kutime rigardata kiel la lingvo de malriĉuloj kaj proletarioj. Tial jam ekde kelkaj jardekoj gepatroj penas paroli normgermane kun siaj infanoj. Tio rezultigas ian mikson (ofte la vortprovizo fariĝas normgermana, dum la pli bazaj gramatikaĵoj kaj la elparolo restas dialektaj), kiu tiam fariĝas la "denaska lingvo" de tiuj infanoj - ankaŭ de mi, fakte ankaŭ jam de miaj gepatroj.

Mi iam rigardis intervjueton de 1978 en Vieno, en kiu oni intervjuis ankaŭ junulojn - kaj mi tuj rimarkis, ke tiuj junuloj parolas multe pli dialekte ol la hodiaŭaj!

Mi tamen preskaŭ senprobleme komprenas parolantojn de la viena dialekto kaj la najbaraj dialektoj.

troyshadow (Ukázat profil) 18. prosince 2011 10:25:08

qwertz:
troyshadow:
Unufoje mi alveturis en Vologdaan regionon,tie ĉi oni parolas ruse,sed mi apenaŭ komprenis la o-umantan dialekton!
Mi ankaŭ tute ne komprenas dialekto de Malsupra Bavario. Sed Malsupra Bavario ankaŭ estas "ofiziale" parto de Germanio.

Mi kelkfolje legis, ke demokratia sistemo de Svislando tre bone servas kunvivado de dialektajn "grupojn".
Kontraŭe,la rusa lingvo preskaŭ forigis la belorusan el ĉiutaga parolo eĉ en alia lando-Belorusio

Zpět na začátek