Więcej

Kia frazo estas bona?

od bildo, 21 grudnia 2011

Wpisy: 16

Język: Esperanto

sudanglo (Pokaż profil) 21 grudnia 2011, 13:59:35

La ideo, ke 'korekta' ne estas korekta venas de troa insisto pri la ideo de gramatika klaso de la radiko.

Laŭ tiu ideo, se 'korekt' estas transitiva verba radiko, tiam 'korekta' devas nur signifi 'koncerne korektadon'.

Sed 'la manĝaj horoj' (en hotelo) ne signifas 'horoj kiuj manĝas', sed la horojn de la manĝoj - matenmanĝo, vespermanĝo ktp.

Pardonu - mi devas halti nun ĉar mia doministino ĵus alvenis kun sia vipo por mia ĉiu-semajna korekta seanco.

darkweasel (Pokaż profil) 21 grudnia 2011, 14:24:06

hebda999:
N-true:
hebda999:La unua frazo estas korekta, la dua jam ne:
Ĝusta, ne korekta. Ofta eraro...
Laŭ PIV:

korekta = laŭregula, ĝusta:

via desegno ne estas sufiĉe korekta
paroli en iu lingvo korekte

Do, kie estas tiu ofta eraro, amiko?
Miascie PIV (laŭ mi mise) nomas tiun uzon evitinda. Mi tamen rekomendas al N-true klaki la ligilon, kiun mi donis; tie troviĝas antaŭa diskuto pri tiu ĉi temo.

hebda999 (Pokaż profil) 21 grudnia 2011, 15:15:33

darkweasel:Miascie PIV (laŭ mi mise) nomas tiun uzon evitinda. Mi tamen rekomendas al N-true klaki la ligilon, kiun mi donis; tie troviĝas antaŭa diskuto pri tiu ĉi temo.
Evitinda ne egalas erara. Kaj temis pri ofta eraro.

mihxil (Pokaż profil) 21 grudnia 2011, 20:55:30

N-true:La frazo *Mi gravas tion. estas laŭgramatike malĝusta. Tio aserto ne estas troiga aŭ pedanta, ĝi estas simpla fakto.
Tio ne estas fakto. Gramatike ĝi estas ĝusta. La senco tamen estas inversa, tial mi proponis 'Tio gravas min'. Malofta, sed anstataŭigi 'al' per akuzativo okazas pli ofte. 'Transitiveco' estas nur helpilo por kompreni la signifon, ĝi laŭ mi apenaŭ havas gramatikan gravon. Ĉio kio povas sence roli kiel objekto povas ricevi la n-finaĵon.

N-true (Pokaż profil) 21 grudnia 2011, 23:09:13

Dankon pro la klarigo, homoj, ĉefe pri "korekta". Antaŭ multe da jaroj oni ĉiam korektis min, kiam mi diris "korekta" en la senco de "senerara" aŭ "ĝusta", do mi simple kredis tion, ĉar ŝajnis logika...
Pardonu! Mi devintus kontroli (mi mem havas la PIV, sed dankon pro la ligilo ankaŭ).

Mi jam legis pri tiu "anstataŭo de prepozicio per -n" en la PMEG, sed ĉiam nur komprenis ĝin funkcianta en nur certaj okazoj, ekzemple ĉe "danki" (mi dankas al vi > vin).
Ĉu estas konsento, ke oni ĉiam povas fari tion (kun ĉiu prepozicio), se la signifo tamen restas tute klara? Ĉe "Ĝi gravas min." la signifo ja vere klaras, alifoje ja ne ĉiam. Ĉu jam estas diskuto pri tio ie? Aŭ ĉu oni povas eble kompreni ĝin alimaniere?

darkweasel (Pokaż profil) 22 grudnia 2011, 06:48:46

N-true:Dankon pro la klarigo, homoj, ĉefe pri "korekta". Antaŭ multe da jaroj oni ĉiam korektis min, kiam mi diris "korekta" en la senco de "senerara" aŭ "ĝusta", do mi simple kredis tion, ĉar ŝajnis logika...
Pardonu! Mi devintus kontroli (mi mem havas la PIV, sed dankon pro la ligilo ankaŭ).
Nedankinde (kaj mi ĝojas, ke vi male al la lasta, kiu tion asertis, almenaŭ ne insistas pri via vidpunkto)!
N-true:
Mi jam legis pri tiu "anstataŭo de prepozicio per -n" en la PMEG, sed ĉiam nur komprenis ĝin funkcianta en nur certaj okazoj, ekzemple ĉe "danki" (mi dankas al vi > vin).
Ĉu estas konsento, ke oni ĉiam povas fari tion (kun ĉiu prepozicio), se la signifo tamen restas tute klara? Ĉe "Ĝi gravas min." la signifo ja vere klaras, alifoje ja ne ĉiam. Ĉu jam estas diskuto pri tio ie? Aŭ ĉu oni povas eble kompreni ĝin alimaniere?
Laŭ PMEG: N por aliaj signifoj:

Teorie oni povas ĉiam anstataŭigi rolvorteton per N, se la senco ne fariĝas malklara. Aparte ofte oni uzas N anstataŭ je. La regulo pri klareco tamen preskaŭ ĉiam malebligas uzi N anstataŭ la demovaj rolvortetoj de kaj el, ĉar N mem estas almova rolmontrilo. Iafoje oni tamen uzas frazojn kiel: Ili eliris la buson. En tiaj okazoj temas pri objekta N-finaĵo, la buso estas objekto de la ago “eliri”. Estas tamen plej klare diri: Ili eliris el la buso.

Wróć do góry