본문으로

kristarbo

글쓴이: ratkaptisto, 2011년 12월 21일

글: 16

언어: Esperanto

ratkaptisto (프로필 보기) 2011년 12월 27일 오전 11:04:10

raffadalbo skribis:
Laŭ mi, estas bele festi la Kristnaskon, sed estas malbele tranĉi arbojn.
Mi jam skribis en tiu forumo, sed mi prenis kristarbon el mia ĝardeno. Mi elradikis tiun arbon kaj post kristnasko en la nova jaro mi denove plantos tiun arbon en la ĝardenon. Mi esperas, ke mi havos sukceson.

ratkaptisto (프로필 보기) 2011년 12월 27일 오전 11:34:23

vidas vandenis:Por mi sufiĉas ornamita branĉo de abio aŭ piceo en florujo aŭ sur ĉambra muro.
Ankaŭ bona ideo!

dobri (프로필 보기) 2012년 1월 4일 오후 4:49:34

Nia arteferita kristarbo ankoraŭ staras en loĝoĉambro, ĉar ni atendas ĝis kiam venos vizite niaj genepoj por trovi kelkajn donacojn sub ĝi.

Altebrilas (프로필 보기) 2012년 1월 14일 오후 10:31:47

Estas unumetra abieto kiun mi ĵus distranĉis, ĉar ĝi faligis siajn pinglojn surplanken. Notinde, ke sekaj branĉoj de tiu arbo estas tre taŭga ilo por ekigi fajron en kameno. okulumo.gif

Kelli (프로필 보기) 2012년 1월 21일 오후 12:33:47

Mi ŝatas Kristnaskon,antaŭe mi ŝatis multe pli, sed bedaŭrinde delonge mi ne havas kristarbon...Mi ne scias, se iam mi havos ĝin denove

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 1월 21일 오후 12:56:07

Ĝis "baldaŭ", kara kristarbo. Mi plantis mian denove en la ĝardenon kaj esperas ...

다시 위로