До змісту

kristarbo

від ratkaptisto, 21 грудня 2011 р.

Повідомлення: 16

Мова: Esperanto

ratkaptisto (Переглянути профіль) 21 грудня 2011 р. 16:58:18

Ĉu vi amas kristarbon?

ratkaptisto (Переглянути профіль) 24 грудня 2011 р. 12:21:47

J e s sal.gif

antoniomoya (Переглянути профіль) 24 грудня 2011 р. 13:17:42

ratkaptisto:Ĉu vi amas kristarbon?
Kia estas la signifo de kristarbo?

Ĉu ĝi rilatas, iamaniere, al naskiĝo kaj instruoj de Jesuo?

Amike.

Espi (Переглянути профіль) 25 грудня 2011 р. 00:56:09

O jes, natura kristnaska arbo devas esti en nia vivoĉambro dum la festotagoj kaj plej ĝis la Sanktaj Tri Reĝoj je la sesa de januaro de la sekvonta jaro.

mountainash (Переглянути профіль) 25 грудня 2011 р. 22:53:44

Ĉijare mi havas nur malaltan artefarian piceon, kaj nun mi ne eĉ povas vidi ĝin pro la ornamoj. Instruistinte dum la tuta jaro mi ankaŭ havas multajn donacojn el studentoj. Kia mirinda Kristnakso rideto.gif .

ratkaptisto (Переглянути профіль) 26 грудня 2011 р. 11:31:48

Mi prenas ekde multaj jaroj ĉiam arbaron de mia propra ĝardeno.

ratkaptisto (Переглянути профіль) 26 грудня 2011 р. 11:38:21

Bonvolu, atenti la rezulton de la tri eblaj respondoj. Ĉiu ebleco havas proksimume trionon de la elekto.

AFRICAH (Переглянути профіль) 26 грудня 2011 р. 13:30:21

Mi uzas artefaritan arbon, sed mi preferus uzi naturan arbon, kaj meti ĝin en la grundon denove.

ĝis!

RiotNrrd (Переглянути профіль) 26 грудня 2011 р. 20:00:17

Mi havas artefaritan arbon. Mi aĉetis ĝin dum la frua '90-oj, kaj (mi kredas) ke mi pagis eble nur $35 (usonajn dolarojn).

Malmultekosta artefarita arbo ŝajnas kvazaŭ ĝi devas malboni. Sed ne la mia. Mia du-metra arbo aspektas preskaŭ kiel vera vivanta arbo, tre plena kaj natura. Mi opinias ke ĝi estas tre bela.

Ĝi ankaŭ estas tre oportuna. Kiam mi finiĝas kun ĝi, mi malmuntas kaj reenskatoligas ĝin, rapide kaj senmalorde. Tra la jaroj, ĝi kostis al mi tre malmultan - ete pli ol $1 ĉiujare.

raffadalbo (Переглянути профіль) 26 грудня 2011 р. 21:07:47

ratkaptisto:Ĉu vi amas kristarbon?
Laŭ mi, estas bele festi la Kristnaskon, sed estas malbele tranĉi arbojn.

Sekve, kristarbo estas bela se ĝi estas artefarita, aŭ se kreskas nature apud la domo. Alie, oni povas uzi aliajn arbojn. Ni uzis dum kelkaj jaroj mandarinujonrideto.gif , kiun ni havas en nia ĝardeno. Ĉi-jare donacis amikino al ni artefaritan kristarbon, sekve ni uzis ĝin.

Ankaŭ, ĉiu jaro preparas ni en nia domo betleĥemon: la kristarbo montras ĉefe la festan de Kristnasko, la betleĥemo ĉefe ĝian signifon religian. Mi sentas forte ke ambaŭ necesas. okulumo.gif

Назад до початку