Zum Inhalt

Eldonejo Impeto komencis eldonplanon por 2012

von Helenka, 22. Dezember 2011

Beiträge: 7

Sprache: Esperanto

Helenka (Profil anzeigen) 22. Dezember 2011 14:09:17

Ni ĝojas informi vin, ke jam aperis la unua libro, per kiu Impeto komencas esperantan eldonagadon de la jaro 2012:

Nikolao Gudskov
Kiel la homo ekis pensi
Eseoj pri la helena filozofio
Originale verkita en Esperanto

Respondeca redaktoro Aleksandr Ŝevĉenko
Moskvo: Impeto, 2012. – 288 paĝoj.
ISBN 978-5-7161-0235-4

Ĉu la homo pensas? Kiu estis la unuaj sep saĝuloj? Ĉu vere Pitagoro mem pruvis la faman teoremon de Pitagoro?
La libro popularforme rakontas pri naskiĝo kaj evoluo en Antikva Grekio dum 600–300-aj jaroj antaŭ nia erao filozofia kaj scienca pensado, pri kialoj de tiu fenomeno, pri atingoj de helenaj pensuloj, kiuj ĝis nun estas aktualaj.

Pliajn informojn vi povas trovi en nia retejo:
http://www.impeto.trovu.com/gudskof_filosof

Feliĉan Novan Jaron kaj festotagojn!

raffadalbo (Profil anzeigen) 25. Dezember 2011 09:05:25

Trans tiu anonco mi malkovris la eldonejon Impeton.
Mi vizitis la retpaĝojn de tiu eldonejo. Estas tre bele ke eldonejo eldonas multajn librojn en esperanto!
Sed la retpaĝoj ne estas tre klaraj pri du afaroj: kiom da mono kostas la libroj kaj kiel povas oni aĉeti ilin en Eŭropo (Italio por mi).

Helenka (Profil anzeigen) 8. Januar 2012 07:56:42

Vi povas mendi librojn de eldonejo Impeto ekz. pere de libroservo de UEA:
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?trovu=jes&e...

novatago (Profil anzeigen) 8. Januar 2012 12:27:51

raffadalbo:Trans Per tiu anonco mi malkovris la eldonejon Impeton.
...
Sed la retpaĝoj ne estas tre klaraj pri du afaroj aferoj: kiom da mono kostas la libroj kaj kiel povas oni aĉeti ilin en Eŭropo (Italio por mi).
Ĝis, Novatago.

Helenka (Profil anzeigen) 16. März 2012 16:48:11

Ni ĝojas komuniki al vi, ke eldonejo Impeto eldonis novan libron en Esperanto:

Klara Ilutoviĉ
ELKORE
Poemaro
Impeto, 2012. — 112 paĝoj. ISBN 978-5-7161-0238-5
Lingve kontrolis Mikaelo Bronŝtejn kaj Elena Ŝevĉenko
Respondeca redaktoro Aleksandr Ŝevĉenko
Sur kovrilo foto de Anna Striganova
“Elkore” estas la dua poemaro de Klara Ilutoviĉ. La unua – “Survoje” –
aperis en 2005. La poetino partoprenis ankaŭ en du poeziaj kolektoj:
“Moskvaro” (1998) kaj “Moskvaj sonoriloj” (2007) kaj ŝiaj poemoj ofte
aperas en diversaj esperantistaj revuoj.

Pliaj detaloj:
http://impeto.trovu.com/klara_elkore

Helenka (Profil anzeigen) 19. April 2012 11:39:28

Ni ĝojas informi, ke ĵus ĉe eldonejo Impeto aperis nova klasikaĵo,
tradukita al Esperanto.

Miĥail Bulgakov
HUNDA KORO
Tradukis Klara Ilutoviĉ
Redaktis Rogério Ferreira, Elena Ŝevĉenko
FATALAJ OVOJ
Tradukis Ludmila Novikova
Redaktis Dmitrij Perevalov, Elena Ŝevĉenko
Respondeca redaktoro Aleksandr Ŝevĉenko

Detalan priskribon de la libro vi povas legi en la retejo de eldonejo
Impeto:
http://impeto.trovu.com/hunda_koro

Helenka (Profil anzeigen) 15. Mai 2012 10:47:25

Ni ĝojas informi, ke ĵus ĉe eldonejo Impeto aperis nova poezia libro,
tradukita al Esperanto.

MIN TRAFIS FELIĈ’ ESTI RUSA POETO
(Poetoj juddevenaj en la rusa poezio de la 20-a jarcento)

Kompilis kaj tradukis Mikaelo Bronŝtejn
Respondeca redaktoro Elena Ŝevĉenko
Sur la kovrilo fotoj de Mikaelo Bronŝtejn

Moskvo, Impeto, 2012. – 80 paĝoj ISBN 978-5-7161-0243-9

Detalan priskribon de la libro vi povas trovi en la retejo de eldonejo
Impeto:
http://impeto.trovu.com/rusa_poeto

Zurück nach oben