Al la enhavo

La Universala Vendaŭtomato

de NJ Esperantist, 2011-decembro-24

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

NJ Esperantist (Montri la profilon) 2011-decembro-24 12:37:19

Kiel ludi:

Vojaĝante en iu lando, vi decidas iri al veturpaŭzejo. La paŭzejo havas nur unu solan vendaŭtomaton. Vi malsatas kaj havas ajnajn sufiĉajn monerojn por la venaŭtomato, do vi decidas preni manĝeton.
Malfeliĉe la vendaŭtomaton estas tute nigra, kaj la elektbutonoj kaj la fenestro, do vi ne scias kion vi ricevos per via elekto. Vi decidas riski la hazardon.

La ludo estas ke la sekva afiŝanto decidos kion vi ricevos. Vi povas ricevi ION AJN.

Ekzemple:

Mi enmetas groŝon...

--Vi ricevis malmolasn pomon.

--Mi enmetas tri spesmilojn...

---Vi ricevis ĉokoladan glaciaĵon.

ktp

Ni vidu kion ni ĉiuj povas imagi. Ludu tiel ofte kiel vi volas. Ni amuziĝu!

NJ Esperantist (Montri la profilon) 2011-decembro-24 12:39:12

Mi ekas.

Mi enmetas unu usonan dolar-moneron...

(kion mi ricevos?)

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-decembro-24 18:49:35

Pardonpeton pri la malfunkciado, kaj dankon pri via komprenemo

NJ Esperantist (Montri la profilon) 2012-januaro-06 11:44:47

Vi ricevas friitan ovon sur peco da rostpano.

* enmetas spesmilon ... *

Ĝamadio (Montri la profilon) 2012-januaro-07 12:17:42

NJ Esperantist:* enmetas spesmilon ... *
Vi ricevas saleron (bonan apetiton!).
Mi enmetas du eŭrojn.

NJ Esperantist (Montri la profilon) 2012-januaro-09 14:07:11

Vi ricevas pecon da rostpano kun prun-marmeladon.

* Enmetas tri draĥmojn... *

NJ Esperantist (Montri la profilon) 2014-septembro-18 12:09:35

elfalas kemelhara zono.

[REDAKTO] *kamelhara*

* Mi enmetas malakran krajonon...

FractalBloom (Montri la profilon) 2014-novembro-04 04:25:43

Vi ricevas antikvan ĉeĥan saltotabulon.

Mi enmetas unu speciale koleran mustelon.

NJ Esperantist (Montri la profilon) 2014-novembro-04 23:14:15

Vi ricevas paron da felgantoj, sed la alkroĉita etikedo diras ke ili estas faritaj el falsfelo.

* Mi enmetas leteron al Avo Frosto...

Oijos (Montri la profilon) 2014-novembro-05 04:34:23

kemelhara?

Reen al la supro