Til innholdet

La Universala Vendaŭtomato

fra NJ Esperantist,2011 12 24

Meldinger: 11

Språk: Esperanto

NJ Esperantist (Å vise profilen) 2011 12 24 12:37:19

Kiel ludi:

Vojaĝante en iu lando, vi decidas iri al veturpaŭzejo. La paŭzejo havas nur unu solan vendaŭtomaton. Vi malsatas kaj havas ajnajn sufiĉajn monerojn por la venaŭtomato, do vi decidas preni manĝeton.
Malfeliĉe la vendaŭtomaton estas tute nigra, kaj la elektbutonoj kaj la fenestro, do vi ne scias kion vi ricevos per via elekto. Vi decidas riski la hazardon.

La ludo estas ke la sekva afiŝanto decidos kion vi ricevos. Vi povas ricevi ION AJN.

Ekzemple:

Mi enmetas groŝon...

--Vi ricevis malmolasn pomon.

--Mi enmetas tri spesmilojn...

---Vi ricevis ĉokoladan glaciaĵon.

ktp

Ni vidu kion ni ĉiuj povas imagi. Ludu tiel ofte kiel vi volas. Ni amuziĝu!

NJ Esperantist (Å vise profilen) 2011 12 24 12:39:12

Mi ekas.

Mi enmetas unu usonan dolar-moneron...

(kion mi ricevos?)

Altebrilas (Å vise profilen) 2011 12 24 18:49:35

Pardonpeton pri la malfunkciado, kaj dankon pri via komprenemo

NJ Esperantist (Å vise profilen) 2012 1 6 11:44:47

Vi ricevas friitan ovon sur peco da rostpano.

* enmetas spesmilon ... *

Ĝamadio (Å vise profilen) 2012 1 7 12:17:42

NJ Esperantist:* enmetas spesmilon ... *
Vi ricevas saleron (bonan apetiton!).
Mi enmetas du eŭrojn.

NJ Esperantist (Å vise profilen) 2012 1 9 14:07:11

Vi ricevas pecon da rostpano kun prun-marmeladon.

* Enmetas tri draĥmojn... *

NJ Esperantist (Å vise profilen) 2014 9 18 12:09:35

elfalas kemelhara zono.

[REDAKTO] *kamelhara*

* Mi enmetas malakran krajonon...

FractalBloom (Å vise profilen) 2014 11 4 04:25:43

Vi ricevas antikvan ĉeĥan saltotabulon.

Mi enmetas unu speciale koleran mustelon.

NJ Esperantist (Å vise profilen) 2014 11 4 23:14:15

Vi ricevas paron da felgantoj, sed la alkroĉita etikedo diras ke ili estas faritaj el falsfelo.

* Mi enmetas leteron al Avo Frosto...

Oijos (Å vise profilen) 2014 11 5 04:34:23

kemelhara?

Tibake til toppen