Al la enhavo

...esperlumo por rifuĝintoj de Malavio

de manu_fr, 2007-aŭgusto-07

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

manu_fr (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-07 21:39:00

Saluton al ĉiuj !

Mi bezonas informi vin pri retmesaĝo aperita sur servo de EKS (Esperanto Koresponda Servo) en mezjulio, kies enhavo estas tre kortuŝanta.

(La oriĝinalan mesaĝon mi tuj kopios por vi en 2a mesaĝo de la fadeno).

Kelkaj per vi certe jam legis ĝin en la fadeno de Mielo « Interŝanĝo de poŝtkartoj », kaj mi promesis al mia samideana amikino Mielo de krei specialan fadenon pri tiu ĉi grava kaŭzo.

Kiel vi vidos, la mesaĝo temas pri helpdemando de pastro kiu zorgas pri rifuĝintoj en granda kampo de rifuĝintoj en Afriko.

La rifuĝejo de Dzaleka do situas en Malavio (Malawi angle), proksime de urbo nomita Lilongwe, en la centro de la lando.

Estas infanoj, maljunuloj, malsanuloj…kiuj vivas en pli kak pli malbonaj vivkondicioj de jaroj.

Fine, la situacio en la kampo devenis ekstrema de la komenco de julio.

Post la legado de la mesaĝo, mi decidis provi montri ke esperanto ne nur estas lingvo, sed precipe vivmaniero, pensmaniero kaj pli grave : maniero de konduti inter homoj.

Kial mi ŝatus ke ni ĉiuj strebus tutforte helpi aliajn homojn esperantistajn, kiuj petas helpon al la komunumo esperantista tutplena.
Estas humana reaĝo helpi al malfeliĉuloj, kaj esperanto estas humana movado.

Por komenci la fadenon, mi proponas interŝanĝi ideojn, tra tiu ĉi konkreta ekzemplo.

Kial mi atendas viajn reaĝojn al la helpdemando de Malavio.

Eĉ se vi estas nur komencantoj en esperanto, ne timu eksprimi viajn ideojn, ĉu bone ?

Amike, ĝis tuj

Manu

manu_fr (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-07 21:42:14

http://members.aol.com/enrike/ekspeto.htm#anon

Julio 2007

Jean Claude B. IRAMBONA (13 jul 07)
Dzaleka rifughejo kampo
P. O. BOX 1530 Lilongwe, Malavio

Ret-adreso: irambonajc $ yahoo.fr

Mi estas 35 jara viro, esperanta meznivelulo.
Mi estas pastro.

Interesoj: Gardu georfoj kaj maljunuloj pri
la paco de Dio.

Mi estas pastro, mi loĝas en Malavio en kampo
de rifuĝantoj ekde 2000. Mi estas el Burundio.
Mi estis edziĝinta. Malfeliĉe, mia edzino mortis.
Mi havas filinon kiu aĝas nur 21 monatoj.
Mi loĝas en la kampo. Mi helpas georfojn kiuj
iliaj gepatroj mortis pro Aidoso (AIDS) kaj
maljunulojn kiuj ne havas fortojn. Do, mi vizitas ilin.

La vivkondiĉoj estas tre malfacilaj. Bonvolu
helpi min daŭrigi ĉi tiu agado en Afriko tra
Esperanto lingvo. Mi ne havas salajron, sed sole
mian bonvolon. Ni bezonas ludojn por georfoj,
kovriloj kaj monhelpon.

Mi petas vin, bonvolu helpi min. Ni instruas
Esperanton ankoraŭ. Mi esperas ke vi helpos nin.

(Noto de EKS: Jean Claude, kaj aliaj loĝantoj
de tiu regiono, ne havas komputilojn. Ili pagas
(por ili) multekostan retkafejon por legi kaj skribi
siajn mesaĝojn. Ili ankaŭ devas vojaĝi por
atingi la retkafejon; respondoj malfruos.
Bonvolu sendi mallongajn helpemajn mesaĝojn)

Reen al la supro