Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

Liter-vort-frazo Ludo

af cFlat7, 25. dec. 2011

Meddelelser: 8885

Sprog: Esperanto

dobri (Vise profilen) 4. apr. 2012 19.24.23

Semajnfino proksimiĝas kaj vizito de genepoj ankaŭ.

ratkaptisto (Vise profilen) 4. apr. 2012 19.29.25

Aktualaj tagoj por vizitoj kaj revidoj estas pasko, pentekosto kaj kristnasko.

dobri (Vise profilen) 4. apr. 2012 19.34.07

Kiam ni estas hejme solaj, tiam regas bela trankvilo, sed kiam venos nia idaro, tiam regas belega bruo.

cFlat7 (Vise profilen) 5. apr. 2012 04.55.04

Blekas la bestoj kiam la suno leviĝas.

ratkaptisto (Vise profilen) 5. apr. 2012 08.50.34

Laŭ mia opinio estas la bruo de bestoj ne damaĝa por la homoj.

Ryuuichi (Vise profilen) 5. apr. 2012 14.07.29

Homo ne timas bestojn pro ilia ago, sed pro ilia aspekto.

dobri (Vise profilen) 5. apr. 2012 16.14.56

Avantaĝo de nuna tempo estas, ke vi povas publike deklari ĉion, kion vi opinias.

ratkaptisto (Vise profilen) 5. apr. 2012 16.55.54

Ofte kelkaj homoj ne diras la propran opinion aŭ la veron ĉar ili timas.

dobri (Vise profilen) 5. apr. 2012 17.26.45

Tiuj homoj ne povas esti modeloj por junularo.

ratkaptisto (Vise profilen) 5. apr. 2012 18.04.34

Jes, tio ankaŭ estas mia opinio.

Tilbage til start