Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

Liter-vort-frazo Ludo

by cFlat7, December 25, 2011

Messages: 8885

Language: Esperanto

cFlat7 (User's profile) April 25, 2012, 12:57:11 AM

Kelkegaj flamoj estos ĉe lia naskiĝtagkuko.

dobri (User's profile) April 25, 2012, 1:59:39 PM

Naturo ekfloras, ĉar printempo fine venis en plena forto.

Ryuuichi (User's profile) April 25, 2012, 7:58:24 PM

Flavaj kaj ruĝaj floroj kovras la herbejojn, kaj infanoj ĝuas la veteron.

cFlat7 (User's profile) April 26, 2012, 1:37:23 AM

Velkintaj floroj de la antaŭa jaro nur estas ĉi tie (la neĝo ĵus nun ekmalaperis).

dobri (User's profile) April 26, 2012, 2:06:44 PM

Ekploranta ebriulo eniris la ĉambron por ekdormi sur la lito.

Ryuuichi (User's profile) April 26, 2012, 4:54:07 PM

Laŭte eksonis vekhorloĝo, kiu estis sur la tablo, atentante la ebriulon pri la efektiviĝo de la tempo-paso.

dobri (User's profile) April 26, 2012, 5:26:51 PM

Tuj la ebriulo sobriĝis kaj iris planti terpomojn al sia ĝardeno.

alesh13 (User's profile) April 26, 2012, 5:47:11 PM

Ĝis la vespero, li laboris en ĝardeno sen neniu paŭzo.

ratkaptisto (User's profile) April 26, 2012, 7:13:02 PM

Preskaŭ ĉiutage li laboras sen paŭzo, tio ne estas bona.

Ryuuichi (User's profile) April 26, 2012, 7:22:16 PM

Bonŝance li havas bonan korpan strukturon, kaj pro tio, li eltenas tian suferon.

Back to the top