Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

Liter-vort-frazo Ludo

by cFlat7, December 25, 2011

Messages: 8885

Language: Esperanto

dobri (User's profile) June 11, 2012, 12:55:55 PM

Ordo devas esti, tamen iliaj ordonoj ŝajnis al mi misteraj.

cFlat7 (User's profile) June 12, 2012, 5:11:06 AM

Min tio amuzas, sed certe tio malamuzis vin je tiu okazo.

dobri (User's profile) June 12, 2012, 3:37:21 PM

Okulaj atestantoj povas konfirmi, ke almenaŭ en la jaro 2007 en ukraina landlimo daŭre regis socialismaj manieroj.

cFlat7 (User's profile) June 13, 2012, 4:59:02 AM

Mallibere sentas oni kiam viziti iujn fremdajn landojn.

dobri (User's profile) June 13, 2012, 1:29:59 PM

Latitudo estas por la vetero pli grava ol longitudo.

cFlat7 (User's profile) June 14, 2012, 1:12:55 AM

La magneta poluso norda nuntempe estas en mia lando (Kanado), sed ĝi almovas al Rusio po 50 kilometrojn ĉiujare.

dobri (User's profile) June 14, 2012, 2:38:03 PM

Ĉielo hodiaŭ surprizis min per nuboj, pluvo kaj malvarma vetero.

cFlat7 (User's profile) June 15, 2012, 5:11:23 AM

Vidis mi ĉi matene ruĝkapan pegon, kiu piediris surtere serĉante manĝaĵon.

dobri (User's profile) June 15, 2012, 11:49:44 AM

Matene la birdoj povas piediradi surtere, ĉar homoj ankoraŭ dormas.

alesh13 (User's profile) June 16, 2012, 7:37:50 AM

Daŭrigi la dormon ĉi-matene mi ne sukcesis pro la kanto de ranoj.

Back to the top