Към съдържанието

Затворено
Най-много 500 съобщения.

Liter-vort-frazo Ludo

от cFlat7, 25 декември 2011

Съобщения: 8885

Език: Esperanto

ratkaptisto (Покажи профила) 05 септември 2012, 12:01:36

Vi zorgas por mia bonfarto.

galvis (Покажи профила) 05 септември 2012, 16:26:50

Balzamo devas havi kiu laboras kun
abeloj, ĉar ili kutimas najli la
pikilon se oni ĝenas ilin.

Filu (Покажи профила) 05 септември 2012, 23:14:35

Infanoj kalmiĝis kaj studeme ekobservis la precizajn movojn de sia patro refiksanta lulilon al la balancoseĝo de la praavino.

ratkaptisto (Покажи профила) 06 септември 2012, 06:57:47

Preskaŭ ĉiu infano havas ofte infanmalsanojn.

vincas (Покажи профила) 06 септември 2012, 19:54:03

Ili promenadis en arbaro kaj aŭskultis kantojn de birdoj.

Filu (Покажи профила) 06 септември 2012, 21:28:18

Babilado kaj mirtelkolektado abrupte ĉesis kaj ĉiuj ekatentis la bruojn en la apudaj alnoj, iom timante ursaviziton, sed je la fino troviĝis, ke estis nur kastoro faliganta etan poplon.

ratkaptisto (Покажи профила) 07 септември 2012, 05:58:33

Preskaŭ ĉiam oni aŭdas sonojn en la arbaro, eĉ nokte.

Filu (Покажи профила) 07 септември 2012, 22:44:25

Ne foriris la kloŝoj el miaj oreloj antaŭ du tagoj poste de la rokkoncerto.

ratkaptisto (Покажи профила) 08 септември 2012, 19:06:08

Rakontoj de aliaj esperantistoj mi volonte aŭdas.

Filu (Покажи профила) 09 септември 2012, 01:34:36

Aŭguristo entranciĝis kaj ekparolis per basega voĉo vortojn kiuj timigis la infanojn kaj malserenigis la plenkreskulojn.

Обратно нагоре