Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

Liter-vort-frazo Ludo

od cFlat7, 25 grudnia 2011

Wpisy: 8885

Język: Esperanto

galvis (Pokaż profil) 22 października 2012, 15:06:10

Klara menso estas taŭga por paroli kaj ridi
dum longaj promenoj,

dobri (Pokaż profil) 22 października 2012, 17:11:44

Pasas la aŭtuno sufiĉe rapide.

galvis (Pokaż profil) 23 października 2012, 02:01:41

Radiatorojn bezonos tiuj kiuj loĝas en regionoj
kie vintro estas tre forta.

dobri (Pokaż profil) 23 października 2012, 06:09:11

Familio estas kontenta, ĉar en mia loĝejo estas sufiĉe varme.

ratkaptisto (Pokaż profil) 23 października 2012, 17:00:12

Vi ĉiam havas bonajn ideojn.

dobri (Pokaż profil) 23 października 2012, 17:16:27

Infero estus certe pli varma loko.

ratkaptisto (Pokaż profil) 23 października 2012, 17:33:04

Laux mia opinio ankaŭ en kafejo estas tre varma.

dobri (Pokaż profil) 23 października 2012, 18:01:22

ratkaptisto:Laux mia opinio ankaŭ en kafejo estas tre varma.
En via frazo pli konvenus adverbo.
Kafejo estas varma.
En kafejo estas varme.

Veterprognozo promesas froston dum venonta semajnfino.

ratkaptisto (Pokaż profil) 23 października 2012, 18:30:05

Se ni havos malvarman veteron, ni devas forte hejti.

ratkaptisto (Pokaż profil) 23 października 2012, 18:30:54

dobri:
ratkaptisto:Laux mia opinio ankaŭ en kafejo estas tre varma.
En via frazo pli konvenus adverbo.
Kafejo estas varma.
En kafejo estas varme.

Veterprognozo promesas froston dum venonta semajnfino.
Dankon pro via konsilo.

Wróć do góry