Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

Liter-vort-frazo Ludo

fra cFlat7,2011 12 25

Meldinger: 8885

Språk: Esperanto

dobri (Å vise profilen) 2012 11 20 21:22:14

Paŝante en la naturo sufiĉas rigardi la vojon por ne stumbli.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 11 20 21:34:18

Se vi havas multe da tempo, mi konsilas ĉiutagan migradon en la arbaro.

dobri (Å vise profilen) 2012 11 20 22:09:59

Ankaŭ tion mi kelkfoje spertis, precipe kiam mi serĉis fungojn.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 11 21 14:59:47

Fremduloj ne havas multe da sperto pri tiu agado.

dobri (Å vise profilen) 2012 11 21 15:17:33

Aŭtentika fungokolektanto neniam malkaŝas siajn ŝatatajn lokojn.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 11 21 15:21:07

Li ĉiutage estas en la arbaro anstataŭ labori en tiu forumo.

dobri (Å vise profilen) 2012 11 21 16:18:49

Fungoj estas pli bongustaj ol nuraj vortoj, eĉ de samideanoj.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 11 21 17:18:10

Se vi havas tro multe da fungo, vi ja konas mian adreson.

galvis (Å vise profilen) 2012 11 21 18:30:06

Aŭtejo, iuj diras ke estas bona loko por
kultivi tiajn plantojn.

dobri (Å vise profilen) 2012 11 21 19:00:01

Por produktado de agarikoj bone konvenas la keloj.

Tibake til toppen