Sadržaj

Zaključaj
Najviše 500 poruka.

Liter-vort-frazo Ludo

od cFlat7, 25. prosinca 2011.

Poruke: 8885

Jezik: Esperanto

ratkaptisto (Prikaz profila) 11. prosinca 2012. 19:49:29

Baldaŭ, en la venonta monato januaro, vi fastos, kaj tiam vi perdos pezon.

galvis (Prikaz profila) 12. prosinca 2012. 02:55:35

Perdi pezon estas nun nova industrio,
pli bone estus ne gajni ĝin.

ratkaptisto (Prikaz profila) 12. prosinca 2012. 10:16:18

Ĝardenlaboro en somero kaj neĝoŝovelo en vintro estas bonaj ekzemploj por perdi korpopezon.

vincas (Prikaz profila) 12. prosinca 2012. 19:25:16

Kaj mi en vintro ofte ŝovelas neĝon.

galvis (Prikaz profila) 12. prosinca 2012. 22:33:39

Naĝado estas ankaŭ bona ekzerco
por almenaŭ havigi bonan sanon.

ratkaptisto (Prikaz profila) 13. prosinca 2012. 07:54:48

Se oni havas varman veteron, oni povas naĝi ekstere.

vincas (Prikaz profila) 13. prosinca 2012. 12:48:50

Eĉ plej nigra bovino donas lakton nur blankan.

ratkaptisto (Prikaz profila) 13. prosinca 2012. 13:14:34

Baldaŭ estas kristnaskfesto kaj oni povas vidi ĉokoladon kun lilaj bovinoj sur la pakaĵo.

dobri (Prikaz profila) 13. prosinca 2012. 20:25:10

Printempo estas ankoraŭ malproksime, tial necesas kontentigi kun tia vetero, kia ĝi nun estas.

ratkaptisto (Prikaz profila) 13. prosinca 2012. 21:37:21

Eblas, ke vi veturas en pli varmajn regionojn de la mondo.

Natrag na vrh