Sadržaj

Zaključaj
Najviše 500 poruka.

Liter-vort-frazo Ludo

od cFlat7, 25. prosinca 2011.

Poruke: 8885

Jezik: Esperanto

dobri (Prikaz profila) 22. prosinca 2012. 15:25:15

Ju pli longtempe mi cerbumas pri konvena frazo, des pli longtempe ne venas iu ideo al mi.

ratkaptisto (Prikaz profila) 22. prosinca 2012. 16:27:17

Mi havas la samajn problemojn.

dobri (Prikaz profila) 22. prosinca 2012. 17:21:46

Pingloarbo estas kutima ornamaĵo por Kristnasko.

ratkaptisto (Prikaz profila) 22. prosinca 2012. 17:53:43

Kiam oni starigu la kristarbon?

dobri (Prikaz profila) 22. prosinca 2012. 19:50:13

Kiam ajn vi volos, ĉar temas pri via festo.

ratkaptisto (Prikaz profila) 22. prosinca 2012. 20:11:26

Festoj ekzistas por festi.

dobri (Prikaz profila) 22. prosinca 2012. 20:19:34

Filoj telefonis, ke ili ne povas veni, tial ni restos dum la festoj solaj.

ratkaptisto (Prikaz profila) 22. prosinca 2012. 20:23:10

Se vi ŝatas, bonvolu viziti nin.

dobri (Prikaz profila) 22. prosinca 2012. 20:27:51

Ni ŝatus viziti amikojn, tamen la distanco ŝajnas al mi tro granda.

ratkaptisto (Prikaz profila) 23. prosinca 2012. 09:04:19

Genia ideo ne estus, ke oni dormi dum la tuta kristnaskfesto.

Natrag na vrh