Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

Liter-vort-frazo Ludo

af cFlat7, 25. dec. 2011

Meddelelser: 8885

Sprog: Esperanto

dobri (Vise profilen) 20. jan. 2013 07.48.50

Naturo estas bela en ĉiu sezono, sed iam ĝi estas malpli facile atingebla.

ratkaptisto (Vise profilen) 20. jan. 2013 08.54.38

Arbaroj, riveroj kaj malgrandj lagoj estas en la ĉirkaŭaĵo de mia vilaĝo.

dobri (Vise profilen) 20. jan. 2013 12.14.21

Vi povas promeni ĉiutage en agrabla medio.

ratkaptisto (Vise profilen) 20. jan. 2013 12.22.13

Mi ankaŭ faras tion.

dobri (Vise profilen) 20. jan. 2013 16.15.20

Temperaturo gvidas nin al vojaĝado surmapa.

ratkaptisto (Vise profilen) 20. jan. 2013 16.54.46

Sed gravas, ke oni havas libertempon por vojaĝoj.

dobri (Vise profilen) 20. jan. 2013 16.57.07

Vi estas ankaŭ emeritulo, ĉu ne? Tial vi havas sufiĉe da libera tempo, kiel mi.

ratkaptisto (Vise profilen) 20. jan. 2013 16.59.56

Mi tamen havas multe da laboro en mia ĝardeno dum la somero.

dobri (Vise profilen) 20. jan. 2013 17.05.59

Simile ankaŭ mi havas sufiĉe da farenda laboro, sed mi ne opinias tion grava.

ratkaptisto (Vise profilen) 20. jan. 2013 17.15.14

Grandaj problemoj kun mia planado mi ankaŭ ne havas.

Tilbage til start