Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

Liter-vort-frazo Ludo

af cFlat7, 25. dec. 2011

Meddelelser: 8885

Sprog: Esperanto

moorle (Vise profilen) 9. mar. 2013 12.54.19

Hodiaŭ la vetero estas tre, tre malbona!

ratkaptisto (Vise profilen) 9. mar. 2013 13.50.36

Mi kelkfoje amas pluvon, ĉar mi tiam ne devas labori en la ĝardeno.

vincas (Vise profilen) 10. mar. 2013 10.26.09

Ĝis nun en Litovio vetero estas malbona, vento estas malvarma kaj forta.

ratkaptisto (Vise profilen) 10. mar. 2013 11.06.46

"Fivetero" estas la vorto por tiu vetero.

moorle (Vise profilen) 10. mar. 2013 12.17.33

Vetero hodiaŭ ne estas dimanĉo-vetero,mi pensas, neniu ŝatas neĝon en printempo.

ratkaptisto (Vise profilen) 10. mar. 2013 12.41.56

Primoloj kaj galantoj jam floras en la ĝardeno.

vincas (Vise profilen) 11. mar. 2013 08.53.51

Ĝojus mi se en mia ĝardeno florus galantoj, sed galantoj ankoraŭ ne floras, ĉar en Litovio plu estas malvarma vintro, sed mi esperas ke printempo venos tuj.

ratkaptisto (Vise profilen) 11. mar. 2013 09.50.19

Tie ĉi ankaŭ ne floras multajn florojn, sed estas la komenco.

vincas (Vise profilen) 11. mar. 2013 11.23.04

Kun granda pacienco mi atendas printempon.

ratkaptisto (Vise profilen) 11. mar. 2013 14.33.47

Pravo estas, ke ni nun ankoraŭ havas vintran veteron.

Tilbage til start