Tästä sisältöön

Suljettu
Max. 500 viestiä.

Liter-vort-frazo Ludo

cFlat7 :lta, 25. joulukuuta 2011

Viestejä: 8885

Kieli: Esperanto

cFlat7 (Näytä profiilli) 6. lokakuuta 2013 19.15.22

Tene unu kruron, la knabino marele (paradizlude) saltis unu, du, tri paŝojn.

dobri (Näytä profiilli) 6. lokakuuta 2013 19.23.11

Pintomonto povas esti bela loko, tamen prefere dum suna tago.

cFlat7 (Näytä profiilli) 6. lokakuuta 2013 20.58.39

Trezoran mapon la knaboj desegnis kaj poste foriris serĉi aventure.

ratkaptisto (Näytä profiilli) 7. lokakuuta 2013 8.51.51

Ankaŭ ili devas labori en la lernejo.

dobri (Näytä profiilli) 7. lokakuuta 2013 16.19.12

Legi interesajn librojn estas ankaŭ mia hobio.

ratkaptisto (Näytä profiilli) 7. lokakuuta 2013 17.52.42

Hodiaŭ mi ne havas multe da tempo por legi.

cFlat7 (Näytä profiilli) 7. lokakuuta 2013 18.04.35

Laŭ la japana perspektivo kaj vidmaniero, mi ŝatas verki poezion.

dobri (Näytä profiilli) 7. lokakuuta 2013 19.41.32

Postmorgaŭ mi akompanos mian edzinon al malsanulejo por kuracista esplorado.

ratkaptisto (Näytä profiilli) 7. lokakuuta 2013 20.06.54

Estas ĉiam malbone por la familio, se la patrino estas malsana, mi deziras al vi, ke la kuracistoj ne trovos malbonan malsanon.

dobri (Näytä profiilli) 7. lokakuuta 2013 20.44.18

Mi tute ne scias, pri kio temas, ĉar ŝi vizitis diversajn kuracistojn jam sesfoje, tamen ili ankoraŭ ne scias, kion fakte kuraci.

Takaisin ylös