본문으로

닫힘
글 500개 까지.

Liter-vort-frazo Ludo

글쓴이: cFlat7, 2011년 12월 25일

글: 8885

언어: Esperanto

cFlat7 (프로필 보기) 2013년 10월 10일 오전 5:15:50

Tostas li per glaso da vino al la novedzino je ŝia speciala tago.

dobri (프로필 보기) 2013년 10월 10일 오전 9:32:10

Tegmento estas tre grava parto de ĉiu domo, ĉar truplena tegmento estas fonto de problemoj.

cFlat7 (프로필 보기) 2013년 10월 10일 오후 1:01:45

Post la miela monato, ili devas strebi kunkune vivi kompromise.

dobri (프로필 보기) 2013년 10월 10일 오후 1:55:51

Kiu volas ion fari, tiun lasu tion fari.

cFlat7 (프로필 보기) 2013년 10월 11일 오전 4:43:32

Foriris la familio je feria veturo kaj post nelonge, dumvoje, la infano diras, "Kiom da tempo plue antaŭ ol ni atingos la cellokon?"

Glaciflamo (프로필 보기) 2013년 10월 11일 오전 6:52:13

"Cool" entuziasme diris la eta junulo, sed neniu komprenis lin.

dobri (프로필 보기) 2013년 10월 11일 오후 1:24:37

Landlimoj en Eŭropo estas el hodiaŭa vidpunkto nura anakronismo.

Espi (프로필 보기) 2013년 10월 11일 오후 11:26:45

Antaŭ ĉio mi opinias, ke landlimoj nur ĉagrenas lernantojn dum la geografia instruado.

dobri (프로필 보기) 2013년 10월 12일 오전 6:16:36

Internacia komprenemo eblas per ĉiu ajn lingvo, tamen mi opinias, ke la plej konvena rimedo estas ĝuste Esperanto.

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 10월 12일 오전 10:14:45

En mia grupo la membroj havas la saman opinion kiel vi.

다시 위로