K vsebini

Zaprto
Največ 500 sporočil.

Liter-vort-frazo Ludo

od cFlat7, 25. december 2011

Sporočila: 8885

Jezik: Esperanto

ratkaptisto (Prikaži profil) 17. oktober 2013 17:05:37

Vi hodiaŭ havas bonan humoron.

dobri (Prikaži profil) 17. oktober 2013 17:11:36

Herakleo estas alta kaj malfacile ekstermebla trudherbo.

moorle (Prikaži profil) 17. oktober 2013 19:18:22

Terpomoj estas tre sanaj.

dobri (Prikaži profil) 17. oktober 2013 19:29:28

Submarŝipo ne tro konvenas al feriado.

PEM71 (Prikaži profil) 17. oktober 2013 22:02:27

Fajfi pri ŝipo, kiu ne taŭgas, tute ne sufiĉas.

cFlat7 (Prikaži profil) 18. oktober 2013 00:56:05

Subite la eta fiŝo naĝis malantaŭ la varfkolonon.

dobri (Prikaži profil) 18. oktober 2013 06:12:36

Verbasko estas mia ŝatata planto.

PEM71 (Prikaži profil) 18. oktober 2013 23:56:20

Plantado kaj rikoltado nutras nin. Bedaŭrinde oni ofte forgesas pri tio.

dobri (Prikaži profil) 19. oktober 2013 07:26:47

Tagmanĝo estas por mi pli grava ol la vespermanĝo.

PEM71 (Prikaži profil) 19. oktober 2013 18:27:28

Vegetaranoj estas mirindaj homoj, ĉar danke al ili multaj bestoj povas ĝui sian vivon.

Nazaj na začetek