Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

Liter-vort-frazo Ludo

af cFlat7, 25. dec. 2011

Meddelelser: 8885

Sprog: Esperanto

ratkaptisto (Vise profilen) 14. nov. 2013 22.44.07

Multaj homoj estas senlaboruloj.

dobri (Vise profilen) 15. nov. 2013 06.49.21

Satelita televido ebligas al mi ricevadon de sufiĉe multe da programoj.

ratkaptisto (Vise profilen) 15. nov. 2013 08.14.05

Prenu komputilon por filmricevo.

dobri (Vise profilen) 15. nov. 2013 08.28.20

Facile dirite, sed la filmoj kutime daŭras tro longe por spekti ilin per malgranda komputilo kaj ne enuigi sin.

ratkaptisto (Vise profilen) 15. nov. 2013 08.42.38

Se oni havus tempon kaj monon, oni havus multajn eblecojn por ĝui la vivon.

dobri (Vise profilen) 15. nov. 2013 11.03.51

Veturo per trajno estas pli rapida ol per ŝipo.

ratkaptisto (Vise profilen) 15. nov. 2013 16.59.07

Ŝajnas al mi, ke multaj homoj ankaŭ forveturas per biciklo.

dobri (Vise profilen) 15. nov. 2013 17.33.49

Bolido estas fakte tre hela meteoro, kiu povas eĉ atingi Teron.

cFlat7 (Vise profilen) 15. nov. 2013 19.19.07

Teknike, ĉu 'bolido' estas ido de bolo, t.e. boleto?

Espi (Vise profilen) 15. nov. 2013 19.28.38

"Bolo" laŭ miaj fontoj ne faras konkretan sencon, sed "bolado" estas pli komprenebla.

Tilbage til start