Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

Liter-vort-frazo Ludo

fra cFlat7,2011 12 25

Meldinger: 8885

Språk: Esperanto

cFlat7 (Å vise profilen) 2013 12 4 05:04:19

dobri:Hodiaŭ mi mezuris sur tegmento de halo, tamen en nebulo tio ne estis agrabla laboro.
Havdemande, kion vi (Dobri) mezuris?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2013 12 4 06:32:39

Mi havas la saman demandon.

dobri (Å vise profilen) 2013 12 4 15:35:12

Decembra laboro de termezuristo ne estadas agrabla. Plu mi esprimiĝis neprecize. Sur la tegmento oni konstruas pluan vaporkondukilon, kiu estos apogata per betonaj sokloj kaj tiujn fundamentojn mi fiksis sur la tegmento por la konstrulaboristoj.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2013 12 4 19:46:36

Kvankam vi havas multe da laboro, vi devas acxeti kristnaskdonacon por via edzino.

dobri (Å vise profilen) 2013 12 4 21:16:54

Eble plaĉos al ŝi libro de rakontoj, kiun mi aĉetis hodiaŭ.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2013 12 4 23:30:35

Hieraux ankaux mi faris tion.

cFlat7 (Å vise profilen) 2013 12 5 06:15:33

Tutmonde multaj homoj legis librojn.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2013 12 5 07:47:03

Lastatempe mi legis artikolon en la gazeto pri diversaj legokutiomoj.

dobri (Å vise profilen) 2013 12 5 17:36:07

Lupolkulturado estas ege grava branĉo de agrikulturo.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2013 12 5 17:51:05

Ankaŭ mi havis epizodon kun lupolo hodiau: La ventego detruis partoj de mia planto kaj mi devis kudri diversajn branĉojn.

Tibake til toppen