Vai all’indice

Chiuso
Max. 500 messaggi.

Liter-vort-frazo Ludo

di cFlat7, 25 dicembre 2011

Messaggi: 8885

Lingua: Esperanto

ratkaptisto (Mostra il profilo) 07 dicembre 2013 19:34:08

Hodiaŭ mi skribis "dezirpapereton" kaj tiu likvoro ne mankas.

dobri (Mostra il profilo) 07 dicembre 2013 21:03:29

Mi deziras al vi bonan guston!

ratkaptisto (Mostra il profilo) 07 dicembre 2013 21:11:14

"Granda botelo" mi skribis.

dobri (Mostra il profilo) 07 dicembre 2013 21:29:49

Sambuklikvoro estas ankaŭ bongusta, tamen sufiĉe dolĉa.

ratkaptisto (Mostra il profilo) 07 dicembre 2013 22:01:48

Dimanĉe, morgaŭ, mi volas provi vian proponon.

dobri (Mostra il profilo) 07 dicembre 2013 22:37:48

Pasintjare mi travivis pli da aventuroj ol nunjare, ŝajnas al mi.

cFlat7 (Mostra il profilo) 08 dicembre 2013 06:07:34

Multaj fojoj mi pensis, ke estus tre bone iri supren je la Ifelo Turo (en Parizo).

dobri (Mostra il profilo) 08 dicembre 2013 06:41:41

Parizon mi vizitis (unuafoje kaj lastfoje) en la jaro 1990. De tiu tempo mi nur planas tion ripeti.

ratkaptisto (Mostra il profilo) 08 dicembre 2013 10:51:09

Renkontiĝo kun mia esperanta amiko Francois en la ĉefurbo de Francio estus ebla por mi, ĉar li oferas sian malgrandan loĝejon al mi.

dobri (Mostra il profilo) 08 dicembre 2013 12:22:49

Malnova amiko estas konsiderata kiel la plej bona amiko.

Torna all’inizio