Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

Liter-vort-frazo Ludo

dari cFlat7, 25 Desember 2011

Pesan: 8885

Bahasa: Esperanto

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 4 Februari 2014 21.53.23

Kvankam mi estas laca, mi ankoraŭ ne dormas, ĉar mi volonte skribas frazojn en tiu forumo.

cFlat7 (Tunjukkan profil) 5 Februari 2014 01.18.01

Fadenon ĉi tiun vi bonlerte prialdonis.

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 5 Februari 2014 07.35.57

Preskaŭ ĉiutage mi ankaŭ devas labori en mia ĝardeno kaj en mia korto.

dobri (Tunjukkan profil) 5 Februari 2014 15.01.34

Kiam mi revenos hejmen el laborejo, tiam mi rapidas al komputilo por partopreni en la forumo.

cFlat7 (Tunjukkan profil) 6 Februari 2014 02.23.14

Fakte, mi kutime forumverkas ĵus post la vespermanĝo aŭ antaŭ la enlitiĝo; kaj frumatene mi la forumon ŝatas kontroli.

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 6 Februari 2014 08.46.35

Kelkaj homoj neniam trovas frazojn kun la ĝusta komenclitero.

dobri (Tunjukkan profil) 6 Februari 2014 15.42.44

Kontraŭincendia brigado rapidis al granda fajro.

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 6 Februari 2014 16.53.38

Fabeloj enhavas ĉiam gravajn pensojn.

dobri (Tunjukkan profil) 6 Februari 2014 17.29.22

Probable mi morgaŭ spektos en televido solenan malfermon de Olimpikoj.

cFlat7 (Tunjukkan profil) 7 Februari 2014 05.22.57

Oni rajtas esti zorgema pri la riskoj tie.

Kembali ke atas