본문으로

닫힘
글 500개 까지.

Liter-vort-frazo Ludo

글쓴이: cFlat7, 2011년 12월 25일

글: 8885

언어: Esperanto

vincas (프로필 보기) 2014년 5월 2일 오전 7:42:24

Oni diras ke somero estos tre varma.

dobri (프로필 보기) 2014년 5월 2일 오후 6:00:05

Via supozo estas la sama kiel la mia.

cFlat7 (프로필 보기) 2014년 5월 2일 오후 11:24:54

Mastrumino de lia domo preparis fazeola supon, kiu gustas simile ol la supo en la restoracio.

dobri (프로필 보기) 2014년 5월 3일 오전 5:31:57

Ronkanta edzo kaŭzis malbonan dormon de sia edzino kaj pluaj parencoj, tial li estis subite vekita.

Clarence666 (프로필 보기) 2014년 5월 3일 오후 5:55:37

> Traboritaj diloj povas esti konektitaj per ŝraŭboj.

Kio estas "dilo" ???

Varmegan lafon mi uzas kiel kusenon.

dobri (프로필 보기) 2014년 5월 3일 오후 6:17:20

Kun vortaro vi rapide ekscius, ke dilo estas tabulego, dika breto.

Clarence666 (프로필 보기) 2014년 5월 4일 오후 1:54:38

Bedaŭrinde ne ĉiuj vortaroj enhavas la vorton "dilo", kiun vi uzis, daŭre elfosante obskuregajn vortojn.

dobri (프로필 보기) 2014년 5월 4일 오후 3:14:27

Verŝajne ne ĉiuj vortaroj enhavas ĝin, sed en PIV ĝi troviĝas, ĉar ĝi estas uzata kiel konstrufaka termino.

cFlat7 (프로필 보기) 2014년 5월 4일 오후 5:36:47

Tiam, post kiam li ricevis taskon de la profesoro, li ekpiediris al la biblioteko.

dobri (프로필 보기) 2014년 5월 4일 오후 7:37:42

Bonvenon al ĉiuj homoj kun bona volo!

다시 위로