İçerik Görüntüleme

Kapalı
Maksimum 500 mesaj.

Liter-vort-frazo Ludo

başlangıç cFlat7, 25 Aralık 2011

Mesajlar: 8885

Dil: Esperanto

cFlat7 (Profili görüntüle) 24 Ocak 2012 19:44:57

Atendante por la doganisto reveni, ŝi tordas la harbuklojn malpacience.

dobri (Profili görüntüle) 24 Ocak 2012 20:57:14

Miela vojaĝo okazis al kabano en montara regiono.

alesh13 (Profili görüntüle) 25 Ocak 2012 13:11:46

Ravinoj laŭlonge de montvojoj estas tre danĝeraj.

dobri (Profili görüntüle) 25 Ocak 2012 14:50:06

Diboĉemaj diplomatoj digne disiris en paco.

Abusonhhoson (Profili görüntüle) 25 Ocak 2012 15:09:39

Pacience mi faras hejmtaskon antaŭ mia komputilo.

dobri (Profili görüntüle) 25 Ocak 2012 16:37:25

Klera kapitano kaj kruda kaporalo korespondis kun kredema klaĉistino pri astronomio.

cFlat7 (Profili görüntüle) 26 Ocak 2012 02:59:23

[aStronomio?]

Akuzaĵis ŝi pri ŝia koramiko dum la telefona konversacio kun ŝia amikino.

dobri (Profili görüntüle) 26 Ocak 2012 14:46:08

Dankon! Mi korektis tion.

Ankoraŭ restas ridinda regulo pri rifuĝintoj.

alesh13 (Profili görüntüle) 26 Ocak 2012 20:09:49

Raporto pri senpaperuloj aperis en ĵurnalo.

dobri (Profili görüntüle) 26 Ocak 2012 20:39:32

Ĵaŭde mi spektis tion inter internet-novaĵoj.

Başa geri dön